Praga konservatorio

La praga konservatorio (ĉehe: Pražská konzervatoř), estas ĉeĥa mezgrada edukejo en Prago por muziko kaj prezentaj artoj.

Praga konservatorio
konservatorio • theatre company
Informoj
fondodato 1808
speco ŝtata
Situo
Geografia situo 50° 5′ 26″ N, 14° 24′ 57″ O (mapo)50.09055555555614.415833333333Koordinatoj: 50° 5′ 26″ N, 14° 24′ 57″ O (mapo)
lando Ĉeĥio
urbo Prago
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
jura formo publik-bona korporacio en Ĉeĥio vd
Praga konservatorio (Prago)
Praga konservatorio (Prago)
DEC
Praga konservatorio
Praga konservatorio
Map
Praga konservatorio
vdr
Ĉefa domo de la praga konservatorio

Edukado redakti

La praga konservatorio proponas la edukadon pri la ludo de pluraj muzikinstrumentoj, inter ili akordiono, gitaro, piano kaj orgeno, same kiel pri kantado, kompozicio, direktado kaj dramo. La edukotempo estas ses jaroj. La instruplano inkluzivas specialigitajn teoriajn studojn, lingvo-edukadon kaj ĝeneralan edukadon. Li institucio havas proprajn simfoniajn kaj ĉambrajn orkestrojn, diversajn ĉambromuzikajn ensemblojn kaj teatroensemblon. Ĉiujare okazas proksimume 250 koncertoj kaj 40 teatrospektaĵoj.

En 2005/06 studis proksimume 550 ĉeĥaj kaj 40 eksterlandaj studentoj ĉe la konservatorio.

Historio redakti

La praga konservatorio estis fondita en 1808 fare de lokaj nobeloj kaj burĝoj. La unuaj edukaj paŝoj komenciĝis en la jaro 1811, post kiam la Napoleonaj Militoj estis kaŭzintaj prokraston. Friedrich Dionys Weber fariĝis unua direktisto de la lernejo.

En 1891 Antonín Dvořák fariĝis estro de la fako kompozicio, ekde 1901 ĝis 1904 li estis la direktisto de la lernejo. Al la studentoj de Dvořák apartenis la komponistoj Vítězslav Novák, Josef Suk (kiu pli malfrue fariĝis direktisto de la konservatorio), Rudolf Friml, Oskar Nedbal kaj Franz Lehár. Al la profesoroj, kiuj instruis en la lernejo, apartenis ankaŭ la pianisto kaj pli malfrua konservatoria direktisto Vilém Kurz.

La listo de muzikistoj, kiuj studis en la konservatorio, enhavas i. a. Jan Hřímalý, Otakar Ševčík, Jan Kubelík, Václav Talich, Karel Ančerl, Rafael Kubelík, Vítězslav Novák, Eugen Suchoň, Bohuslav Martinů (antaŭtempe eksiĝinta), Jaroslav Ježek, Václav Neumann, Jiří Bělohlávek, Franz Simandl, Václav Smetáček kaj multaj aliaj.

Post fondado de Ĉeĥoslovakujo en 1918 oni instalis la fakojn dramo kaj baleto. Interalie studis tie Lída Baarová (antaŭtempe eksiĝinta), Jiří Langmajer, Tatiana Vilhelmová (antaŭtempe eksiĝinta), Filip Blažek kaj Zuzana Vejvodová. Katya Zvelebilova komencis sian klasikan baletedukiĝon ĉe la konservatorio, antaŭ ol ŝi eniĝis la Reĝan Balet-Lernejon en Londono, kie ŝi post sia retiriĝo el la profesia baleto estas membro de la arta personaro.

Eksteraj ligiloj redakti