Prahistoria vivo estas diversaj organismoj, kiuj vivis sur la tero, de la komenciĝo de vivo antaŭ kelkaj 3,8 bilionoj da jaroj ĝis la historia epoko (ĉirkaŭ -3500), kiam homoj lasis skribaĵojn.

Dum evoluo novaj vivoformoj estiĝis kaj multaj aliaj, kiel ekzemple dinosaŭroj estingiĝis.

Prahistoria vivo evoluis dum tia vasta epoko de simplaj bakteriecaj ĉeloj enoceanaj al algoj kaj protozooj kaj fine al kompleksaj multĉelaj formoj kiel fungoj, plantoj, vermoj, moluskoj, krustacoj, insektoj kaj vertebruloj.

El geologia vidpunkto, homa evoluo okazis antaŭ malmulte da tempo, nur antaŭ kelkaj 4 milionoj da jaroj.

Nur tre malmultaj specioj de prahistoria vivo, kiel ekzemple la celakanto, ankoraŭ ekzistas hodiaŭ samaj post dekoj da milionaj la jaroj, kio iĝis ilin vivaj fosilioj. Tamen aliaj vivuloj, kiel ekzemple ŝarkoj nur malmulte evoluis en milionoj da jaroj.

Tamen la plej multaj vivoformoj - pli ol 99 procentoj - estingiĝis kaj la nuraj atestoj restantaj hodiaŭ estas piedsignojfosilioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti