Pranas GAVĖNAS (naskiĝis la 11-an de oktobro 1918 en Zapalimai, distrikto Marijampolė, mortis 8-an de februaro 2000 en Alytus, enterigita en korto de preĝejo de Sankta Virgulino Marija Helpantino de Kristanoj) estis katolika pastro, saleziano (SDB), esperantisto.

Pranas GAVĖNAS
Persona informo
Naskiĝo 11-a de oktobro 1918
en Zapalimai, distrikto Marijampolė (Litovio)
Morto 8-a de februaro 2000
en Alytus
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto
Esperanto
Verkis en Esperanto Sankta Kazimiro
vdr

Vivo redakti

P. Gavėnas naskiĝis kaj kreskis en multinfana familio, instigita de salezianoj, forveturis en Italion (1933).[1] En 1939 iĝis saleziano, en Torina universitato studis teologion, ricevis licencion de filozofio-teologio.[2] La 3-an de julio 1949 li estis sanktoleita kiel sacerdoto.[3] P. Gavėnas redaktis revuon Saleziečių balsas (Voĉo de Salezianoj, 1953, Nr. 1-1970, Nr. 3 / 4[4]). En 1971 li venis en Brazilon, ekloĝis en San-Paŭlo, gvidis litovan paroĥon Vila Zelina. P. Gavėnas estis prezidanto de Unuiĝo de Litovaj Sacerdotoj en Sud-Ameriko, membro de Unuiĝo de Brazilaj verkistoj,[1] membro de Pres-Asocio en San-Paŭlo, de San-Paŭla Historia Akademio. Li gvidis litovan paroĥon de Sankta Kazimiro en San-Paŭlo (1977-1987).[2] Dum 1977-1988 li redaktis revuon Mūsų Lietuva (Nia Litovio). Danke al li kaj Unuiĝo de Sacerdotoj en komenco de 1990 jaroj la 15a de junio en liturgia kalendaro de brazilaj katolikoj estis proklamita Preĝtago por Litovio .[1]
En 1991[5] revenis en Litovion, ekloĝis en urbo Alytus. P. Gavėnas ekpastris en paroĥo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj (1992), la 24-an de oktobro 1994 estis enoficigita kiel honora paroĥestro en paroĥon de Sankta Virgulino Marija Helpantino de Kristanoj.[3] Li revivigis eldonadon de revuo Saleziečių žinios (Informoj de salezanoj), estis ĝia redaktoro (ekde 1994 ĝis 1999, N-ro 2)[4] P. Gavėnas eldonis en Litovio librojn dediĉitajn al junularo, verkis multajn artikolojn, tradukadis al la portugala litovajn verkistojn, aktive partoprenis en Movado de Sobruloj de Episkopo Motiejus Valančius, en Alytus fondis filion de Litovia Katolika Akademio. Kun aliaj li konstruigis monumentojn: al L. L. Zamenhof (Veisiejai, distr. Lazdijai), al Sankta Kazimiro (Merkinė, distr. Varėna), al salezano Petras Perkumas (Darbėnai, komunumo Kretinga), insurekcia komandantino Emilija Pliaterytė (pole Emilia Plater) (Kapčiamiestis, komunumo Lazdijai), al litoviaj instruistoj (Žiūronys, komunumo Prienai), Dipatrino (Balbieriškis, komunumo Prienai). publikaĵo

Esperantista agado redakti

La internacia lingvo helpis al li konatigi esterlandojn kun Litovio. En lingvoj portugala kaj Esperanto aperis liaj libretoj pri litova sanktulo Sankta Kazimiro (1458-1484). Reveninte en Litovion, li proprakoste reeldonis kompletigan esperantlingvan varianton (1995).

Li partoprenis en UK de Esperanto en Prago, celebris Esperante Sanktan Meson dum BET-34 en Veisiejai (1998). Estas ankaŭ lia merito, ke dum tiu BET en Veisiejai estis inaŭgurita impona monumento al L. L. Zamenhof.

Verkoj redakti

  • Jaunojo galiūno keliu (1952, 1996)
  • Mikas Magonė (1971, 1992)
  • Sankta Kazimiro (1458-1484) (1995).
  • Sekmadienio pašnekesiai (1995)
  • Šventasis Kazimieras (1458-1484) (1998)

Distingoj redakti

  • Medalo de Brazila kultura Centro (1985)
  • Atestilo de Litova Komunumo en Brazilo (1986)
  • Diplomo de Komunumo de Brazila Standartportanto (1988)
  • Kultura Premio de Alytus-magistrato (1994)
  • Honornomo de la Urba Civitano (postmorte, 2002)
  • Memortabulo en preĝejo de Sanktaj Anĝeloj Gardistoj

Fontoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Pranas Gavėnas (litove). Alirita 2009-09-01. Citaĵa eraro Ne valida etikedo <ref>; la nomo "ltV" estas difinita plurfoje kun malsamaj enhavoj; $2
  2. 2,0 2,1 Litova Stelo, n-ro 2, 2000, p. 24
  3. 3,0 3,1 Antanina URMANAVIČIENĖ . “Mylėjęs Dievą ir Tėvynę”, XXI Amžius ("la 21-a jarcento") (10[1311], 2005 02 04). 
  4. 4,0 4,1 Lietuvos Nacionalinė Martyno Mažvydo biblioteka. Arkivita el la originalo je 2021-06-30. Alirita 2009-09-01.
  5. Stankevičiūtė, Laima (2007-02-06). Kunigas ir vienuolis Pranas Gavėnas SDB - mylėjęs Dievą, Tėvynę ir žmogų (litove).