Praskovija Georgijevna Parĉomenko

Malkovritaj asteroidoj : 2
1129 Neujmina 8-a de aŭgusto 1929
1166 Sakuntala 27-a de junio 1930

Praskovija Georgijevna PARĈOMENKO (ruse Прасковия Георгиевна Парчоменко, naskiĝis en 1886, mortis en 1970), estis soveta astronomino.

Ŝi laboris dum la 1930-aj al 1940-aj jaroj en la Simeiza observatorio, kaj tie malkovris du asteroidojn.

La Minor Planet Center listigis ŝin sub la nomo P. Parchomenko.

La asteroido 1857 Parchomenko[1] estis tiel nomata en ŝia honoro.

Notoj kaj referencoj redakti