Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la insulo Praslin de la Sejŝeloj. Por informoj pri la samnomaj komunumo kaj administran kvartalon en la karibia insulo, vidu la artikolon Sankta-Lucio.

Praslin estas la dua plej granda insulo la Sejŝeloj. La insulo longas ĉ. 12 kilometrojn kaj longas 5 kilometrojn. Politike ĝi dividiĝas inter la du administraj komunumoj "Grand Anse" kaj "Baie St. Anne", kiuj dividiĝas per montoĉeno dividanta la entute montaran insulon. La plej alta insula monto "Fond Azore", kiu situas inter la du loĝlokoj, havas pinton de 367 m super la marnivelo.

Praslin
Mapo de Praslin
Mapo de Praslin
insulo
Situo Hinda Oceano
Insularo Sejŝeloj
Geografia situo 4° 19′ S, 55° 44′ O (mapo)-4.320555555555655.732222222222367Koordinatoj: 4° 19′ S, 55° 44′ O (mapo) f1
Praslin (Inner Islands)
Praslin (Inner Islands)
DEC
Praslin
Praslin

Map

Longo 12 kmf2
Larĝo 5 kmf3
Areo 37,58 km² f4
Plej alta loko monto Fond Azore
367 mf5
Ŝtato Sejŝeloj Sejŝeloj
Loĝantaro 7 000 (2002)
186 loĝ./km²
Ĉefa loko Baie Sainte Anne
La plaĝo Anse Lazio sur Praslin
La plaĝo Anse Lazio sur Praslin
vdr
Praslin (Sejŝeloj)
Praslin (Sejŝeloj)
DMS
Situo de la insulo kadre de la Sejŝeloj

Praslin kovras areon de 37,58 km² kaj laŭ la censo de la jaro 2002 havis iom pli ol 7.000 loĝantoj. Tie kaj sur la sejŝela insulo Curieuse estas la solaj lokoj surtere, kie nature kreskas la sejŝela palmo, ankaŭ nomata Coco de mer ("mara kokoso") aŭ latine Lodoicea maldivica. La sablaj plaĝoj Anse Kerlan kaj Anse Lazio de Praslin konsideriĝas esti inter la plej pitoreskaj de la tero.

La insulo plurfoje tage per 2-motoraj helicoaviadiloj estas ligita al la internacia flughaveno de la ĉefa sejŝela insulo Mahé. Alternative eblas atingi ĝin pramŝipe per la altrapideca katamarano "Cat Cocos" el la haveno de la sejŝela ĉefurbo Viktorio) (50 min), kaj per motora velŝipo el la insulo "La Digue" (30 min).

Meze de la insulo situas la naturprotektejo Vallée de Mai ("maja valo"), kiu en 1983 akceptiĝis en la liston de mondaj naturaj heredaĵoj de UNESKO. La protektejo estas hejmo ne nur de la sejŝelaj palmoj, sed ankaŭ de iuj el la plej raraj teraj birdospecioj, kiel la "malgranda vasa papago" (latine Coracopsis nigra), la sejŝela orelstrigo aŭ la kantobirdo Hypsipetes crassirostris el la familio de piknonotedoj.

De la marbordo de Praslin eblas vidi interalie la najbarajn insulojn Mahé, Silhouette, Curieuse, Aride, Cousin, Cousine, Île Ronde, La Digue kaj Île St. Pierre.

Eksteraj ligiloj redakti