Pravda (rusa gazeto)

gazeto

Pravda (ruse правда, la vero) estis fama rusa tag-gazeto ekde la soveta epoko. Ĝi estis eldonata en Moskvo kaj disvastigata en la tuta lando. Ĝi aperadis ekde 1912 ĝis 1996. Inter 1918 kaj 1991 ĝi estis la oficiala gazeto de la Komunista Partio de Sovetunio.

Pravda – published on 5 May 1912 (22 April 1912 OS)
Unua apero de PRAVDA de 5a de majo 1912 (22a de aprilo 1912 malnovstile).

Historio redakti

En la jaroj 1908-1912 en Vieno aperis socialdemokratia gazeto "Pravda" gvidata de Lev Trockij apartenanta tiam al frakcio de menŝevikoj (t.n. viena "Pravda"). En 1912 dum la 6-a konferenco de Rusia Socialdemokrata Partio okazanta en Prago, iniciate de Lenin oni vivigis gazeton kun la sama nomo kiel organon de bolŝevisma frakcio.

La unua numero de leninisma gazeto aperis la 22-an de aprilo (5-a de majo) 1912 kiel tag-gazeto por laboristoj. La gazeto estis kontrabandita al teritorio de Rusia Imperio kaj ties eldonkvanto atingis 40-60 mil ekzempleroj. Ĝi fariĝis grava organo de la bolŝevista movado. Lenin regis la gazeton eĉ el Svislando. La cara polico kelkfoje malpermesis ĝin, sed ĝi reaperis ĉiam sub alia nomo.

Post februara revolucio "Pravda" estis eldonata en Petrogrado, kiel organo de Centra Komitato kaj petrograda komitato de Rusia Socialdemokrata Partio. Ĝia eldonkvanto atingis tiam 85-90 mil ekzempleroj. Marte 1017 el ekziligo revenis Josif Stalin kaj Lev Kamenev, kiuj transprenis redaktadon de "Pravda". Unua postrevolucia numero aperis dimanĉe, la 5-an de marto 1917. Tiam apertis slogano, jam enestanta dum la sekvaj jaroj: Proletoj de ĉiuj landoj unuiĝu.

Post transpreno de la regopovo fare de bolŝevikoj rezulte de tiel nomata Oktobra Revolucio sidejo de la gazeto estis transprenita al Moskvo, kie ĝi estis eldonata kiel organo de la Centra Komitato de la partio.

La Pravda iĝis en 1918 oficiala partia gazeto, kaj restis tia ĝis 1991, kiam okazis la kolapso de la komunista regado. Tiam komenciĝis la subenfalo. Oni vendis la gazeton en 1992 al familio de grekaj entreprenistoj Yannikoses. Pravda iĝis organo de la konservema, naciisma opozicio. La legantaro daŭre ŝrumpis ĝis 1996, kiam en julie oni ĉesigis la eldonadon.

Pravda, kiel oficiala soveta ŝtata partia gazeto, aperigis politikajn, sciencajn, ekonomiajn, kaj kulturajn artikolojn, beletron kaj analizojn. Krome aperis leteroj de legantoj kaj propaganda literaturo de la komunistoj.

Pri la eksterlandaj aferoj de Sovetunio okupiĝis ĉefe la alia registara gazeto, "Izvestija", Pravda publikigis nur raportojn el aliaj landoj.

Ĉefredaktoroj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti