Preĝejo Ĉieliro de Maria (Máriakéménd)

Preĝejo de Ĉieliro de Maria estas romkatolika historia monumento kaj konata pilgrimejo en Hungario, en vilaĝo Máriakéménd.

Paroĥa preĝejo de
Ĉieliro de Maria
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro de Maria en Máriakéménd
Aerfoto pri preĝejo de Ĉieliro de Maria en Máriakéménd
katolika preĝejo • sanktejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Máriakéménd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Baranya
diocezo Pécs
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 17461761
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Dum la 15-a jarcento kirko funkciis en la vilaĝo, kiun la turkoj detruis en la sekva jarcento. En 1725 ŝvaboj alvenis, kiuj trovis en la vilaĝo kroatojn. Ili konstruis unue lignan kapelon.

En 1740 miraklo okazis. Fraŭlinoj ektrovis brilan skulptaĵon pri Dipatrino kun Jesuo. Baldaŭe ĝi malaperis. Poste alvenis multe da pilgrimantoj pro la disetendiĝanta famo.

La nun videbla preĝejo estis konstruita (aŭ rekonstruita) en mezo de la 18-a jarcento. En 1770 oni konstruis kriptojn sub la preĝejon. Post 3 jaroj la papo donacis oficialan pilgrimejan permeson al la preĝejo. La orgeno ekfunkciis en 1897. En 1976 oni renovigis la preĝejon.

Sankta Bildo redakti

La unua bildo estis pentrita en 1746, kiu perdiĝis, tial la sekva bildo estis pentrita en 1758. En 1765 oni ŝanĝis la bildon al skulptaĵo. Ĝi prezentas Dipatrinon starantan sur la terglobo. Ŝi tenas en sia brako Jesuon.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola, apud la preĝejo 2 skulptaĵoj kaj kruco estas videblaj. Sube en mezo de la fasado enirejo situas, plej supre triangulo estas videbla. Interne la flankaj altaroj estas dediĉitaj al Sankta Anna kaj Johano Nepomuko. La absido estas plurangula kaj ĝi devenas el la 15-a jarcento kiel iama kapelo.

Ĉefa kermeso okazas en la 15-an de aŭgusto, krome en la 8-an, 12-an, 15-an de septembro, en la 2-an de februaro, en la 25-an de marto, en la 2-an de julio. Ili estas ĉiuj festotagoj de Sankta Maria.

Fontoj redakti

 
Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Máriakéménd)
 
Kuprogravuraĵo el 1774 pri Máriakéménd
 
Unu el la skulptaĵoj antaŭ la preĝejo
 
Unu el la skulptaĵoj antaŭ la preĝejo