Preĝejo Elizabeto de Hungario (Szombathely)

Franciskana preĝejo de Elizabeto de Hungario estas romkatolika preĝejo kaj monaĥejo en Hungario, en urbo Szombathely en la ĉefplaco, kiu estas la plej malnova kirko.

Paroĥa preĝejo de
Elizabeto de Hungario
Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Szombathely)
Preĝejo de Elizabeto de Hungario (Szombathely)
monaĥejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szombathely
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Vas
diocezo Szombathely
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En tiu loko jam la romianoj havis prakristanan kirkon. Arkeologoj trovis tiujn restaĵojn, poste ankaŭ hungaran mezepokan romanikan kirkon. Apude hospitalo funkciis. En la 1360-aj jaroj el la hospitalo iĝis monaĥejo de franciskanoj kaj la preĝejo gotikiĝis. En 1541 pro religiaj konfliktoj la franciskanoj rifuĝis, sed ili revenis en 1630. En 1634 konsekro okazis omaĝe al Elizabeto de Hungario. Tiam pretiĝis la nova baroka navo, la ĉefaltaro kaj flankaltaroj de Dipatrino kaj Sankta Francisko el Asizo. En 1723 pro incendio la turo bruliĝis. Post 7 jaroj la monaĥejo pligrandiĝis.

Inter 1926-1950 ĉeflernejo de la franciskanoj funkciis en la monaĥejo, dume la konstruaĵo pligrandiĝis. Inter 1950-1990 la franciskanoj estis forpelitaj.

Konstruaĵo redakti

En la preĝejo la ĉefaltara bildo prezentas la incendion en 1716, kie estas videbla la tiutempa urbo. Sur la muro estas malgranda restaĵo de gotika fresko pri Sankta Elizabeto de Hungario el la 14-a jarcento. Sub la preĝejo kriptoj troviĝas.

Kermeso okazas en la 19-an de novembro.

Fontoj redakti