Preĝejo Sankta Barbara (Dorog)

Kirko Sankta Barbara estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Dorog, laŭ placo.

Paroĥa kirko Sankta Barbara
kirko Sankta Barbara en Dorog
kirko Sankta Barbara en Dorog
katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Dorog
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Dorog
paroĥo loke ekde 1996
Dato de konsekro 1931, denove en 2008
Konsekrinto Jusztinián Serédi, denove Péter Erdő
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Zoltán Gáthy
Konstrustilo novromaniko
Konstruado
Specifo
Longo 30 m (ĉefnavo); 13 m (krucnavo); 8 m (turo); kupolo 13 m; 6 m (sanktejo)
Larĝo 12 m (ĉefnavo); 22 m (krucnavo); 8 m (turo); kupolo 13 m; 8 m (sanktejo)
Alto 31 m (turo); 26 m (kupolo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Tiu ĉi preĝejo por la ministoj estis konstruita inter 1924 kaj 1931. En 1936 la orgeno ekfunkciis, en 1953 ĝi trakonstruiĝis. Dum la 2-a mondmilito la kirko (ĉefe la turo) difektiĝis. En 1981, 2000, 2008 la preĝejo renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en parko, sed tre proksime estas monumento pri la ministoj. La fasado estas simetria, malsupre meze la enirejo funkcias, pli supre la kvadrata turo altiĝas. La turopinto estas longigita piramido, malsupre estas rondbalkono kaj en ĉiuj 4 muroj horloĝo montras la tempon. Malantaŭ la turo etendiĝas la ĉefnavo, poste krucnavo. En la anguloj de la krucnavo skulptaĵoj pri la 4 evangeliistoj estas videblaj. La absido estas duonronda kun kupolo. Supro de la kupolo estas okangula piramido. Sakristio aliĝas al la sanktejo. Interne la altara bildo kovras la plenan muron.

Kermeso okazas en la 4-an de decembro.

Fontoj redakti