Preĝejo Sankta Egidio (Erfurto)

La Preĝejoj Sankta Egidio (germane: Ägidienkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.

Preĝejo Sankta Egidio
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)50.978711.0317Koordinatoj: 50° 58′ 43″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Egidio (Turingio)
Preĝejo Sankta Egidio (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Egidio
Preĝejo Sankta Egidio
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Preĝejo Sankta Egidio
Map
Preĝejo Sankta Egidio
vdr
Panoramo al la Wenigemarkt-bazaro.

Historio redakti

Unue menciite en 1110 la preĝejo estas hodiaŭ en la posedo de la metodistoj. Kiam oni konstruis la ejon el ŝtono oni ŝanĝis ĝin en t.n. "pontokapan" preĝejon kun budoj kaj vendejoj teretaĝe. Diservoj fariĝis unuaetaĝe.

Post la reformacio kaj la enkorpigo de la komunumo al la paroĥejo de Sankta Gregoro, la preĝejo kadukiĝis kaj preskaŭ ruiniĝis. La tegmento kiel ankaŭ la okcidenta gablo disfalis. Post provizora restaŭrado ĝi servis kiel provizejo kaj tranoktejo por migrantaj fraŭloj kaj estus preskaŭ detruita. En 1827 aĉetis ĝin komercisto kiu ne nur pligrandigis la butikojn sed ankaŭ utiligis la navon preĝejan kiel loĝejojn post ties divido en du etaĝojn. La kampanilo restis nedifektita. Ekde 1960 oni uzas la domon denove kiel preĝejon.

Ekonomia elirpunkto redakti

La patroneco de la bohema sanktulo estas en kunteksto kun la funkcio kiel "pontokapa" preĝejo: de la ĉirkaŭanta Wenigemarkt-bazaro kondukis malnova komerca vojego (Via regia; ene de Erfurt i.a. la hodiaŭaj Futterstraße kaj Markstraße) orienten.

Ĉirkaŭas la placon burĝaj domoj el la 19-a jarcento, kiu pli frue estis la plej orienta merkata placo de la Franka Regno. Tie ĉi renkontiĝis frankaj kun slavaj komercistoj.

Belvedero redakti

Supreniru la vizitanto la 128 ŝtupojn al la belvedero por ĝui belegan panoramon super la Ponton de la brokantistoj kaj la urbocentron.

Eksteraj ligiloj redakti