Preĝejo Sankta Francisko el Asizo (Szendrő)

preĝejo Sankta Francisko el Asizo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szendrő.

preĝejo Sankta Francisko el Asizo
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szendrő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
diocezo Eger
dekanujo loke
Dato de konsekro 1759
Statuso paroĥa preĝejo de 1788
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado 16351638
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

En Szendrő jam funkciis paroĥo-preĝejodum la mezepoko, sed la loĝantoj prenis la kalvinismon en la 16-a jarcento. Pro la tiutempa movado „kontraŭreformacio” en la 1630-aj jaroj franciskanoj konstruis preĝejon kaj abatejon. En 1741 signifa trakonstruo kaj pligrandigo komenciĝis. En 1789 la franciskanoj estis forigitaj. Nepre menciindas, ke spite la tiutempajn militojn la baroka interna parto restis netuŝebla. La orgeno alvenis en 1881, ĝi estis modernigita en 1960.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola en korto. La fasado konsistas preskaŭ meze el turo kun la enirejo. Flanke, sed simetrie estas 2 niĉoj, ene estas videblaj skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Elizabeto de Hungario. Malantaŭ la fasado la navo etendiĝas, kiu finiĝas en kvadrata absido. Ene la ĉefaltaro estas dediĉita nature al Sankta Francisko el Asizo, la flankaj altaroj al Sankta Antonio el Padovo, Sankta Anna, Loreto, Betlehemo, Dolora Patrino, Indulgo. La nun videblaj freskoj estis pentritaj en 1997.

La preĝejo havas kolektaĵon pri libroj, ekzemple libro el 1588.

Fontoj redakti