Preĝejo Sankta Georgo (Ichtershausen)

La Preĝejo Sankta Georgo (germane: Klosterkirche St. Georg) preĝejo protestantisma estas en Ichtershausen, Germanio.

Preĝejo monakeja tre bela de Ichtershausen

Historio redakti

La cisterciana monakejo en la jaro 1147 fare de Frideruna de Grumbach kaj ties filo fonditis. Kiam la monakinoj alvenis, preĝejo (de 1133) jam finfarita estis. La frokulinoj rekte estis sub la hegemonio de la ĉefepiskopo de Majenco, ĉar la virseksa ordensekcio rifuzis bonvenon de la monakinoj ene de konventaro regiona. Sekve tie ĉi dum longa tempo ekzistis la unusola cistercianina instituto en norda Germanio. En la jaro 1525, dum la Kamparanaj ribeloj, la monakejo ne nur priŝtelitis sed - post la de superuloj organizita enkonduko de Reformacio - malfonditis laŭ ordono de la prnlektisto de Saksio.

En la jaro 1546 la aliancanoj de la Ŝmalkalda Ligo renkontiĝis surloke por strategiumi kontraŭ la katolika imperiestro. La monakejo profanita rezidejo princa iĝis en la jaroj 1813 kaj en 1814 malsanulejo. De la fino de la 19-a jarcento ĝis 2014 ĝi servis kiel prizono. En la jaro 2000 la aloj nordaj, kiujn incendio en la 17-a jarcento ruinigis, restaŭriĝis.

Muzeo kaj monumento redakti

Ĉe la preĝejo monumento en honoro de Wilhelm Hey starigitis; en apuda eksa paroĥejo instalitis ankaŭ muzeo pri regionhistoriaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti