Preĝejo Sankta Johano (Erfurto)

La Preĝejo Sankta Johano Baptisto estis unu el la multnombraj preĝejoj en Erfurto, en la urbocentra Johannes-strato. Hodiaŭ ankoraŭ videblas nur la Johano-turo. Laŭ la patroneco preĝeja nomiĝis ankaŭ la preterkondukanta strato Johannesstraße, la placo Johannesplatz kaj la antaŭurbo Johannesvorstadt.

Preĝejo Sankta Johano
kristana preĝejo
Bazaj datoj
Konstrustilo Gotika arkitekturo vd
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Situo
Geografia situo 50° 58′ 56″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)50.982211.0316Koordinatoj: 50° 58′ 56″ N, 11° 1′ 54″ O (mapo)
Preĝejo Sankta Johano (Turingio)
Preĝejo Sankta Johano (Turingio)
DEC
Preĝejo Sankta Johano
Preĝejo Sankta Johano
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Preĝejo Sankta Johano
Map
Preĝejo Sankta Johano
vdr

Historio redakti

La preĝejo unue menciitis en dokumentoj en 1131 respektive 1217. La lasta konstruaĵo (al tiu apartenas ankaŭ la hodiaŭa turo) konstruitis inter 1469 kaj 1486 en gotika stilo laŭ la planoj de la arkitekto Johann Gregorius.

Sed jam en 1525 finiĝis la uzo de la preĝejo kune kun la enkonduko de la Reformacio. La konstruaĵo diversmaniere utiliĝis.

En 1736 kaj en 1759 ĝi profanitis kiel armea deponejo kaj denove en 1811 fare de la francaj okupantoj. Malkonstruo fariĝis inter 1817-19.

Hodiaŭa funkcio redakti

Tamen ĝis hodiaŭ la turo funkcias kiel kampanilo por la najbara Aŭgustenana monaĥejo.

Maldekstre de la turo troviĝas modelaj loĝdomblokoj kun reduktita nombro da etaĝoj el la 1980-aj jaroj, kiuj provu la eblecon de moderna loĝado en GDR en ne tro altaj loĝturoj.

Eksteraj ligiloj redakti