Preĝejo Sankta Johano de la ermitoj

La Preĝejo de Sankta Johano de la ermitoj (en la itala Chiesa di San Giovanni degli Eremiti) estas preĝejo en Palermo (Sicilio, Italio) apud la palaco de la Normandoj.

Sankta Johano de la ermitoj, el ekstere.

La originoj de la preĝejo troviĝas en la 6-a jarcento. Poste, post la islama konkero de Sicilio, ĝi estis konvertita en moskeon; kaj kun la alveno de la normandoj kaj iliaj starigo en suda Italio, ĝi fariĝis katolika preĝejo sub Roĝero la 2-a de Sicilio, kiu ĉirkaŭ 1136 donis ĝin al la benediktanoj de Monto Vergine. Ĝi estis senĉese modifita dum la jarcentoj, suferis restarigon en 1880, por reakiri ĝian mezepokan aspekton.

El ĉiuj ĝiaj arkitekturaj elementoj elstaras la brilaj ruĝaj kupoloj, en kiu la restado de araba kulturo en la insulo en la momento de ĝia rekonstruo en la 12-a jarcento estas evidenta. La sonorilturo, aliflanke, prezentas ecojn de gotika arkitekturo. La preĝejo havas formon je latina kruco, kun tri navoj kaj tri absidoj; kaj ĉiu kvarlatero havas kupolon super ĝi, krome, la antaŭaltaro, kiu finiĝas per niĉo, ankaŭ havas kupolon.

La klostro, kun luksa ĝardeno, estas la plej bona konservita parto de la iama monaĥejo, kiu elstaras pro malgrandaj ĝemelaj kolonoj ornamitaj kun floraj ĉeftemoj en iliaj kapiteloj kiuj apogas romp-arkojn. Ĝi ankaŭ havas cisternon.

En julio 2015, la Konstruaĵoj de Palermo kaj arab-normandaj katedraloj de Cefalú kaj Monreale estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko. La Preĝejo de Sankta Johano de la ermitoj estas unu el naŭ konstruaĵoj de la deklaro (kun ID 1487-002).