Preĝejo Sankta Maŭrico (Kroměříž)

La Preĝejo de Sankta Maŭrico estas gotika konstruaĵo, apartenanta inter la plej gravaj ekleziaj konstruaĵoj de la regiono Moravio en Ĉeĥio. Ĝi estas kunligita kun persono de episkopo de Olomouc Bruno el Schauenburg, kiu en la jaro 1260 fondis preĝejon kaj ĉe ĝi kolegian kapitulon. Siatempe la preĝejo estis la plej granda gotika konstruaĵo en Moravio. En konsistaĵo de la nuna konstruaĵo estas konservita tuteca dispozicio de pastrejo kun duopo de turoj sur la orienta flanko de la preĝejo. La pastrejo estas kojnita per du diversaj, preskaŭ kvadrataj ĉeloj de sespartaj ripaj volboj kun fermilo, transiganta la trian planan ortogramon je plurlatera divido. Dum rekonstruoj en la 14-a jc. estis vikaria sakristio volbita per reta volbo, memoriganta laboraĵojn de Parler—farejo en Olomouc komence de la 15-a jarcento.

Preĝejo Sankta Maŭrico

Koordinatoj: 49° 17′ 57.152″ N 17° 23′ 27.845″ O / 49.29920889 °N, 17.39106806 °O / 49.29920889; 17.39106806 (mapo)

La preĝejon difektitan dum husanaj militoj renovigis episkopo Stanislao Thurzo, kiu en plua konstru-etapo realigis finkonstruon de trinava halo per simpla kruc-volbo. Kompletigo de la preĝejo per internaĵaj juvelaĵoj, precipe per altara ofer-tablo kaj portalo en sakristio, orgeno kaj simile estis finfarita en la jaro 1582. Post Tridekjara milito kaj prirabo pere de svedaj konkerintoj la preĝejon renovigis episkopo Karolo I-a el Lichtenstein-Castelcorn, estis alkonstruita Maria-Kapelo, kies ornamon realigis vico da eminentaj tiutempaj artistoj: Andreo Zahner el Olomouc (sarkofagon de kardinalo Schrattenbach), Francisko Kohl el Vieno, naskiĝinto el Prago kaj kunlaboranto de Donner el Bratislava (du anĝelojn sur enireja portalo de la kapelo) kaj skulptisto Francisko Hirnle el Kroměříž (plumban sarkofagon de episkopo Egkh el la jaro 1764 kaj altaron en la kapelo).

Internaĵon de la preĝejo formas trinavo kun longa pastrejo kun tuteca longeco de 51,8 m (pastrejo Gotika preĝejo de sankta Maŭricio kun rektangula finaĵo estas longa 23,1 m), larĝeco 89,2 m kaj alteco de la navo 23,7 m. En pastrejo estas volbaĵo sesparta, en navo estas simpla volbo, por epoko de ĝia ekesto jam arĥaika. Apud pastrejo estas du sakristioj - vikaria kaj post ĝi kanonika, kunigitaj per renesanca portalo el la jaro 1582, kio estas verŝajne itala laboraĵo de nekonata majstro. Sur kontraŭa flanko de la pastrejo estas bapt-kapelo kun bildo de Bapto de Kristo (skolo de Függer aŭ Maurer lime de la 18-a kaj la 19-ajc.) kaj altaro kun malfrugotika skulptaĵo de Madono (1510-1520). En Kapelo de Dolorplena Virgulino Maria sur maldekstra (evangelia) flanko kontraŭ flanka preĝeja enirejo estas grandega baroka portalo de arĥitekto Cyrani el Bolleshaus kun kartuŝo kaj teksto dokumentanta ekeston de la kapelo. Plafonon de la kapelo ornamas fresko de pentristo Johano Georgo Etgens el Brno prezentanta Omaĝon de Gesanktuloj al Reĝino de la Ĉielo. La altaro de Dolorplena V. Maria kun adorantaj barokaj anĝeletoj estas verko de Francisko Kohl. La altaro kun frubaroka Pieto devenas el la 17-a jc., super la altaro estas cele de omaĝo statueto de Dolorema V. Maria, origine lokigita en preĝeja vestiblo kaj ekde la jaro 1694 sur la flanko de la ĉefa altaro.

Malantaŭ Maria-kapelo sur okcidenta flanko estas tn. malnova bapt-kapelo. La ofertablo de la ĉefa altaro el la jaro 1582 estas malfrurenesanca verko de nekonata, eble itala skulptisto kun figurecaj reliefoj sur sabloŝtonaj diskoj - Skurĝado, Krucumado, Entombigo, Resurekto. Sur flankoj estas blazono de episkopo Pavlovský kaj sankta Stanislao, lia patrono. Sur la muroj de pastrejo estas manierisma laboraĵo el la jaro 1608 - Epitafo (surtomba skribaĵo) de preposto Benedikt Knauer kun motivo Vespermanĝo en Emaŭzo. Bildo de la ĉefa altaro kun motivo pri sankta Maŭricio estas kun bildo de Johano Nepomuka sur flanka altaro verko de Antonio Petter, sur la alia flanka altaro estas verko el la sama tempo Depreno el la Kruco de Leopoldo Kuppelwieser. Sur apuda flanka altaro el la jaro 1898, konsekrita al Koro de la Sinjoro estas bildo de sankta Marketa Maria Alacoque de nekonata aŭtoro. La lasta altaro kaj bildo de sankta Jozefo ekestis en la jaro 1931 en laborejo de Adolfo Heller.

Sur la flankoj de la navo estas duopo de ŝtonaj blazonoj de la episkopo Brunon kaj Stanislao Thurzo, Stanislao Pavlovský kaj Karolo Lichtenstein—Castelcorn, ĉiuj el fino de la 17-a jc. Internaĵon kompletigas ligna fono de la altaroj, predikejo kaj oratorio, orgeno kaj kvin barokaj konfesejoj el duono de 18-a jc. En la jaro 1929 estis kompletigita preĝejo per nova krucvojo, aĉetita en suda Tirolio.

En flanka vestiblo de la preĝejo estas renesanca portalo el tempo de episkopo Stanislao Thurzo kaj nova busto de D-ro Antonio Cirilo Stojan (1851-1923) de akademia pentristino Vlasta Prachatická omaĝe al aktivado de la nomito kiel preposto de kapitulo de Kroměříž. En la jaro 1836 forbrulis ambaŭ turoj kaj eĉ la tegmento de la preĝejo. Novgotikan rekonstruon realigis arkitekto Antonio Arche en la jaroj 1836-1850. Kadre de regotikigo estis faritaj ankaŭ ŝanĝoj en interna ekipaĵo. Sur la ĉefan altaron estis lokigitaj statuoj de sanktaj Cirilo kaj Metodio de Karolo Reitter (1839), antaŭ la ĉefan altaron estis lokigita nova ŝtona tabulo super kripto kun kupra ĉerko de episkopo Bruno el Schaumburk (1840). Kenotafo (simbola sarkofago) de episkopo Sommerau-Beckh sur la orienta muro de la pastrejo ekstere de la preĝejo estas el la jaro 1853, ĝiaj restaĵoj estas lokigitaj en bapt-kapelo de la preĝejo.

La renovigo de memoraĵoj de la preĝejo okazis en la jaroj 1960-1980.