Preĝejo Sankta Maria de la Admiralo

La Preĝejo de Sankta Maria de la Admiralo (itale Chiesa di Santa Maria dell'Ammiraglio), estas la sidejo de la paroĥo Sankta Nikolao de la grekoj (klisha kaj Shën Kollit së Arbëreshëvet en albana lingvo) kaj konata kiel La Martorana, ĝi situas en la historia centro de Palermo. Apude al la preĝejo Sankta Kataldo, ĝi estas fronte de la Placo Bellini kie ĝi kuniĝas al la Teatro samnoma kaj alfrontas la preĝejon Sankta Katerino de Aleksandrio kaj la malantaŭan alton de la Pretoria Placo.

La preĝejo apartenas al la Eparĥio de Piana degli Albanesi, distrikto de la Ital-albana Eklezio, kaj plenumas la liturgion de italaj-albanoj loĝantaj en la urbo laŭ la bizanca rito.

Normanda konstruaĵo de la mezepoko kun fasado-turo, ĝi karakteriziĝas pro la multaj stiloj rekoneblaj, ĉar kun la sinsekvo de la jarcentoj ĝi estis riĉigita per diversaj aliaj artaj, arkitekturaj kaj kulturaj gustoj. Hodiaŭ ĝi aperas kiel preĝej-historia monumento, rezulto de multaj transformoj kaj sub la ŝtata protekto.

Ekde la 3-a de julio 2015 ĝi estas parto de la Monda Heredaĵo (Unesko).