Preĝejo Sankta Mikaelo (Erfurto)

La preĝejo Sankta Mikaelo (germane: Michaeliskirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en la urbocentro de Erfurto.

La orienta fasado de la kirko.
La ĉefa enirejo.
La kapelo de la Triunuo, donacita de Johannes Bonemilch

Historio redakti

La unuafoje en 1183 menciita preĝejo estis ekde 1392 universitata kirko kaj ekde 1520 la unua protestanta preĝejo de la urbo! Kirkoj sub la patroneco de la arkianĝelo Mikaelo ofte estis konstruataj - kvazaŭ kiel kejlo ĝenanta - en la mezo de judaj kvartaloj; fakte ni troviĝas en urboparto kun iam granda juda loĝantaro kaj sinagogoj en la ĉirkaŭaĵo.

Protestantismo redakti

Luther, kiu familiariĝis kun la ejo jam dum sia studentaj tagoj en Erfurto, predikis tie ĉi la 21-an de oktobro 1522 kaj en 1523 okazis la unua Sankta Manĝo laŭ protestanta maniero.

Vidinde redakti

La altaro montranta la Krucumiton originas de la Dominikana preĝejo. Vidindas sesangula baptopelvo kaj diversaj tomboslaboj. Malantaŭ la preĝejo estas eksa tombejo kun parte detruata reliefo de Sankta Marteno, kie okazas eventetoj kulturaj. Marteno estis la privilegiita sanktulo de la majencaj ĉefepiskopoj kaj sekve ofte aperas en urboj sub la regado de Mainz.

La kampanilo de 1300 kaŝas Katarinon, la plej malnovan sonorilon de Erfurto (muldita en la Palmofesto de 1380). Sankta Katarino estas ankaŭ la patronino de ĉiuj scienculoj kaj (alt)lernejanoj. Pro malabundo de spaco por ĉiuj universitatanoj la preĝejeto pligrandiĝis per nesimetria alo je la norda flanko kaj galerio.

Revivigo post 1989, oazo de paco urbokerne redakti

Antaŭ la paca revolucio de 1989 la preĝejo estis renkontiĝloko de opoziciantoj. En 2000 oni restaŭris la barokan Compenius-orgenon laŭ la originalaj sonkoloroj kaj reekfunkciigis la ejon kiel universitatan preĝejon. Ĵus apud la kirko troviĝas la kapelo de la Sankta Triunuo, konstruita je la kosto de episkopo Johannes Bonemilch (kiu ordinis Luteron), vera oazo de paco en la urbo kun delikataj gotikaj orieloj. Hodiaŭ uzas la preĝejon ankaŭ la Prakatolika Eklezio.

Literaturo redakti

  • Otto-Arend Mai: Die evangelischen Kirchen in Erfurt. 2-a eldono, Evangelische Verlagsanstalt, Berlin 1989, ISBN 3-374-00936-0, p. 106–113.
  • Christian Garbe: Michaeliskirche Erfurt. Kunstführer. Schnell und Steiner, Regensburg 2001, ISBN 3-7954-6235-5.
  • Andreas Schareck: Erfurt, eldonejo Mitteldeutscher Verlag, 3-a eldono, Halle 2013, ISBN 3954620057
  • Georg Dehio / Stephanie Eißing / Franz Jäger: Handbuch der Deutschen Kunstdenkmäler: Thüringen, eldonejo Deutscher Kunstverlag, 2003, ISBN 3422030506

Eksteraj ligiloj redakti