Preĝejo Sankta Nikolao (Eisenach)

La Preĝejo Sankta Nikolao (germane: Nikolaikirche) estas gravega preĝejo protestantisma en Eisenach, Germanio, troviĝante apud la Nikolao-pordego ĉe la orienta urbopordego. Tuj najbaras la Diakonisejo de Eisenach.

Interno
La norda fasado kun la Nikolao-pordego maldekstre

Historio redakti

La preĝejo estis konstruita ĉ. la jaro 1180, kiel trinava pilastra baziliko, fakte la lasta romanikstila konstruaĵo en Turingio, kiel modesta porkomercista preĝejo. Ĝi havas kiel patronon Sankta Nikolao kiu ja estas la ŝirmanto de la komercistoj.

Post la finkonstruo de la benediktanina monaĥejo - la plej malnova kaj plej grava inter la sep monakejoj de Eisenach - la preĝejo estis kaj paroĥa kaj monakeja. Dum la Kamparana ribelo la preĝejo estis grave damaĝita. Sekvis diversaj alikonstruoj, la plej gravaj en 1610.

Inter 1880-87 oni intencis refari la tutan komplekson romanikstila surbaze de la originale konserviĝintaj meza navo, altarejo kaj turo. Rekonsekro de tiu konstruaĵo iĝis en la 23.10.1887. Sekvaj restaŭradlaboroj inter 1968-70 kaj en 1987 estis. Inter 2010-11 oni igis la iaman sakristion senbarila enirejo al la preĝejo kaj en 2012 la vitro-artisto Wolfgang Nickel faris kvar vitralojn. Tiuj ĉi vitraloj estas el maldiafana vitro, tamen la fenestroj ĉiam lumigas. Donacis ilin s-ino Monika Wiegandt el Stuttgart. Samjare ankaŭ la baptokapelo iĝis nova. En 2013 la ĥorejo renovitis kaj oni instalis novan sakristion kaj vitran kubon ĉe la ĉefa enirejo; en 2013 alvenis tri novaj vitraloj en la altarejo.

Diversaj internaĵoj detale redakti

Altaro redakti

Ĝi faritis je la komenco de la 16-a jc en vilaĝa ĉirkaŭaĵo de Eisenach sub la influo de la lignoskulptada skolo de Saalfeld. Temo estis la entombigo de la Sinjoro. Live oni vidas la episkopon Nikolao, mallive la apostolon Jakobo kun la jakoba konko. En la oriento de la altarejo staras duoncirkla apsido kun volbaĵo (malsupre de la turo), niĉo troviĝas ankaŭ sude, norde bedaŭrinde nenio tia estas.

Kapitela ornamaĵaro redakti

Ĝi konektas tiun ĉi preĝejon arkitekture rekte kun la palaco de Warburg. La kapitelo de la suodeosta kolono havas drakojn kaj demonajn maskojn angule, duaj aliaj kolonoj brilas per solida romanikstila foliora (akantoj). La kvara kapitelo havas je ĉiu flanko po tri duonajn rozojn.

Baptopelvo redakti

Ĝi estas eĉ pli malnova ol la preĝejo mem, devenante el vilaĝa kirko el Meza Turingio. En 1970 oni aldonis novfaritan soklon al ĝi.

Krucifikso redakti

Ĝi estas bronza gisitaĵo de la artisto Eckart Mater el Mihla. Ĝi muntitis surloke dum la Palmofesto de 1973.

Orgeno redakti

Ĝi konstruitis en 1893 kaj renovigitis en 1947/38 fare de la firmao Walcker el Ludwigsburg. Ĝenerala riparo estis en 1982. Ĝi havas tri klavarojn, 48 registrojn kaj tute elektrikan mekanismon.

Tomboŝtonoj redakti

Ili estas apenaŭ legeblaj. Oni povas vidi ilin sur la okcidenta vando.

Sonoriloj redakti

La preĝejo havas tri sonorilojn, la Dimanĉan sonorilon (1100 kg, 125 cm diametre; el 1601/firmao Herman Konigk de Erfurto), la Misian sonorilon (600 kg, 98 cm diametre; el 1960/firmao Schilling de Apolda), la Diakonian sonorilon (420 kg, 86 cm diametre; el 1960, ankaŭ el Apolda)

Literaturo redakti

"St.Nikolai und St.Georgen zu Eisenach", en: Kleiner Kunstführer, Schnell & Steiner, Regensburg 2003, ISBN 3-7954-5827-7, p. 22

Eksteraj ligiloj redakti

Informoj ĉe luther-region.de[rompita ligilo]