Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria (Skoky)

Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria estas romkatolika pilgrima preĝejo dediĉita al Vizito de Virgulino Maria proksime de Žlutice en distrikto Karlovy Vary. Ekde la jaro 1964 ĝi estas protektata kiel kultura memorindaĵo. La preĝejo situas en la pereinta vilaĝo Skoky super la akva rezervujo Žlutice.

Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
ĉeĥe: Kostel Navštívení Panny Marie
preĝejo
Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
Oficiala nomo: Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Municipo Žlutice
Historia regiono Bohemio
Parto de Skoky
Situo Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria
 - koordinatoj 50° 05′ 47″ N 13° 05′ 50″ O / 50.09639 °N, 13.09722 °O / 50.09639; 13.09722 (mapo)
Stilo baroka
Konstruado 1736–1738
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Uzado uzata
Statuso pilgrima preĝejo
Dato de konsekro 29-a de marto 1738
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Church of the Visitation of Our Lady (Skoky)
Retpaĝo: www.skoky.eu
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La ununava neorientita preĝejo el la jaroj 1736 ĝis 1738 estis konstruita de konstruinto Johann Schmied el Útvina sur la loko de devena kapelo konstruita en la jaro 1717. La grandega sanktejo sur artefarita teraso deakvigata per du ŝtoloj havas duturan fasadon, al la ortangula antaŭaltaro apudas sur flankoj du sakristioj (unu kun funkcio de senjora ĥorejo). La interno estas alirebla tra fera pordego kun motivo de steloj en diagonala krado. En la jaroj 19902006 ĝi estis sisteme ŝteligata kaj damaĝigata de vandaloj.

Pilgrima loko redakti

 
La bonfara bildo de Virgulino Maria Helpantino el Skoky

La pilgrima loko estiĝis en la jaro 1717, kiam ĉi tiea bienulo Adam Lienert konstruis malgrandan kapelon kaj lokigis en ĝi la bildon de Virgulino Maria Helpantino de pentristo Johann Wolfgang Richter el Toužim, la kopiaĵoj de mirakla bildo de Virgulino Maria Helpantino el la germana Passau. Kvanto de mirakloj kaj resanigitaj malsanoj famigis tiun ĉi lokon tiom, ke venadis ĉi tien pli ol 40 000 pilgrimantoj ĉiujare kaj la loko fariĝis konata en la tuta Bohemio. Diraĵo "Virgulinjo Saltada" devenas ĝuste el Skoky.[1] La tradicio estis interrompita dum la regado de imperiestro Jozefo la 2-a, reviviĝo okazs nur en la 20-a jarcento. La dua periodo de la malfortiĝo de la pilgrimoj okazis en la tempo de ambaŭ mondmilitoj kaj pli poste post la jaro 1950. La vilaĝo estis fine de la 1960-aj jaroj forloĝigita kaj preskaŭ tute detruita. La alveturejan vojon el la valo surverŝis akvo de akva rezervujo Žlutice.

En Skoky okazas du ĉefaj pilgrimoj: la 1-an de majo kaj la unuan dimanĉon en julio. Ekde la jaro 2013 poste pluaj pilgrimaj diservoj ankaŭ dum la jaro.

En la jaro 2010 estis malfermita 58 km longa sezona mariana pilgrima vojo Pado Skoky el monaĥejo en Teplá ĝis Skoky. Pase de la jaro la preĝejo estas neregule alirebligata, dum la pilgrima sezono en julio kaj aŭgusto kutime ĉiutage. Precipe somere oni ĉi tie aranĝas ekleziajn kaj kultuajn okazojn.

Referencoj redakti

  1. Voleman, Rudolf. Panenka skákavá se vrátila na zeď kláštera v Teplé. Novinky.cz. Arkivita el la originalo je 2015-07-02. Alirita 2015-06-28.

Pluaj fotoj redakti