Preĝejo de la Virgulino (Arnstadt)

La Preĝejo Nia kara Sinjorino (germane: Liebfrauenkirche) estas unu el la multnombraj preĝejoj en Arnstadt.

La kirko en 2010.
Triptiko en la preĝejo.
Madono en la kirko.
Unu el la nordaj portaloj.

Historio redakti

Fakte tie ĉi troviĝis la unua dokumente menciita kapelo de Arnstadt (en 704): ĉar ekzakte sur tiu loko estis la Curtis arnestati (laŭvorte: Kortego de Arnstadt) de la duko Hedan la 2-a. Memorigas la en 954 ordinitan episkopon Wilhelm (filo de imperiestro Oto la 1-a) latina enskribo sur la norda flanka portalo: Episcopus Wilhelmus. En 1200 oni komencis novan konstruon laŭ romanika bazilikstilo (ekz. krucforma kun alta meza navo kaj malaltaj flanke). Ĉirkaŭ 1270 venis nova ideo el Francio fari ŝanĝoj laŭ la gotika stilo. Pro tio la orientaj partoj de la eklezio malkonstruitis kaj estis anstataŭitaj per impona ĥorejo. Ĝi taksatas kiel la plej bela hala ĥorejo de Turingio.

La preĝejo estas, kune kun la katedralo en Naumburg, la plej grava eklezia konstruaĵo en la regiono por la epoko transira inter la romaniko kaj la gotiko. En 1956 oni liberigis la preĝejon de ĉiuj novgotikaj elementoj. Ili datumis de restaŭrado sub la gvidado de Hubert Stier inter 1880-88 kiu kaŭzis statikajn problemojn (ekz. pro kampanilo metita sur transepton).

La kirko unuigas malfruromanikajn partojn (ekz. la parterojn de la du okangule kronitaj turoj kaj la trinava longan halon) kun tiaj el la malfrua gotiko. Al la laste menciita stilo apartenas i.a. la ornamaĵoj de la eksteraĵoj kaj ĝuste la larĝa ĥorejo finiĝanta en 3 multangulaj absidoj.

Vidindaĵoj redakti

Ekstere vidinda estas la du nordaj portaloj kaj la krucifikso-reliefo inter imperiestro Oto kaj episkopo en la arkospaco.

En la interno eminentas la malfrugotika triptiko farita en 1498, kie montriĝas la koronado de la Dipatrino kun la sanktuloj Lorenco kaj Bonifaco. Krome la t.n. Bela Madono (statuo de 1415), la vitropentraĵoj de la mezepoka Pasiona fenestro kaj la dupersona tomba monumento por la grafo Günther la 15-a kaj sia edzino Elisabeth de post 1368. Ĝin aŭ planis aŭ eĉ starigis majstroj de la praga Parler-ateliero.

Altaro kaj ambono translokitis el la Franciskana preĝejo post la Reformacio.

Funkcio de monaĥeja preĝejo redakti

Post la translokiĝo de la Benediktaninoj de la surmonta Valpurga-monaĥejo al la urbocentro, la preĝejo ekgravis kiel ordena kirko. La por tio necesaj alikonstruaĵoj finiĝis en 1330. Post la Reformacio la monaĥejo estis fermita kaj la kirko ekmalgravis. Pro malofta uzo ĝi estis fermita en 1813, estante iam kaj iam uzita eĉ kiel deponejo (ekz. fare de francaj trupoj). Tio memkompreneble iomete ruinigis la kirkon kaj estis malbona por la statiko de la konstruaĵo.

Restaŭrado redakti

La unua publika alvoko al mondonacoj por la savo de la konstruĵo estis jam en 1842, sukcese. La historio ja ripetas sin: En 1991, kiam denove fermo minacis, komencis longjaraj restaŭradlaboroj de la jam tre kadukiĝanta preĝejo, feliĉe finiĝantaj en 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Hans-Ulrich Orban: Liebfrauenkirche Arnstadt (= Kleine Kunstführer, 1997). 4-a eldono, eldonejo Schnell & Steiner, Ratisbono 2008, ISBN 978-3-7954-5724-2.

Eksteraj ligiloj redakti