Predator (estaĵo)

La Predator, ankaŭ nomitaj Yautja, estas fikciaj estaĵoj kreitaj de Stan Winston. Estas eksterteranoj viditaj interalie en la filmo Predator kaj ĝiaj serioj, karakterizitaj de sia deziro por ĉasado de aliaj danĝeraj specoj. Unufoje vidita kiel la ĉefkontraŭulo de la filmo Predator (1987), oni lin revidas en la serioj Predator 2 (1990) kaj Predators (2010), kaj poste en la serioj Alien vs. Predator (2004) kaj Aliens vs. Predator: Requiem (2007). Ankaŭ la Predator estas la ĉeftemo de nombraj romanoj, videoludoj, kaj komiksoj, ofte kontraŭ Alien, kaj/aŭ eĉ kontraŭ superherooj.

Predator

Predator, kiel vidita sur la filmadejo de Predator (1987)
Predator, kiel vidita sur la filmadejo de Predator (1987)

Kreita de Stan Winston
Unua apero Predator
Dato 1987
Detaloj
Naskiĝdato 1987
Sekso Evoluita ekstertera speco
Amikoj Siaj klananoj
Malamikoj Ceteraj danĝeraj specoj (kiel Ksenomorfoj aŭ homoj)
Povoj Kompleksa teknologio, granda forteco, nevidebleco...
vdr

Priskribo redakti

Morfologio redakti

La Predator estas dupieda preskaŭhomo, proksimume 2,5 metrojn granda. La viro pesas mezgrande 190 kg. La pezo konsistas plejparte el muskoloj kaj tre malmulta graso, pro lia vivstilo kaj karnovora dieto. La haŭto estas ĝenerale flavkolora kun nigraj makuloj, kaj neharkovrita. Kvankam la korpo estas preskaŭhoma, tio ne estas la kazo pri la kapo. La kranio estas larĝa kaj etendita malantaŭe. Ĉirkaŭ la kranio oni povas vidi tion, kio estus la ekvivalento de niaj haroj, similante al nigraj "dreadlocks". La vizaĝo enhavas du malgrandajn okulojn. Por la plejmulto el la predantoj, la okuloj troviĝas sur la antaŭo de la kapo. Ili estas ofte flavaj aŭ verdaj, kun rondaj nigraj pupiloj. Sed ne estas nazo. La buŝo estas malgranda, kun tranĉaj dentoj, kaj estas ĉirkaŭata de kvar elstaraj artropodaj makzeloj. Ŝajnas esti pluraj rasoj de Predator: ekzemple oni povas rimarki, ke la morfologio de la vizaĝoj de la du Predator el la fino de la filmo Predators estas iel malsama.

Biologio kaj fiziologio redakti

La Predator estas multe pli forta kaj rapida, ol neniam la homa specio estus. Li havas eksterordinarajn fingrolertecon kaj refleksojn. La sensoj de la Predator estas pli evoluitaj, sed oni ne scias, ĉu la flarsenso estas parto de ĉi tiuj sensoj. Lia videbla spektro konsistas precipe el la infraruĝaj ondoj. Eĉ se li povas suferi arktajn temperaturojn, li preferas varmajn kaj humidajn mediojn. Lia sango estas fosforeske verda. La Predator spiras atmosferon samnaturan al la nia, sed ĝi ŝajnas pli azotriĉa.

Lingvaĵo redakti

La orallingvaĵo ne konsistas el vortoj, kiel la homaj lingvaĵoj, sed plivole el grumbloj kaj roroj. Tamen la Predator povas ripeti homajn sonojn. La vizaĝesprimoj ŝajnas esti tre gravaj, ĉefe per la pozicioj de la makzeloj (ekz. enmemiĝataj aŭ disvolvataj). La skriblingvaĵo konsistas el strekaj tipoj.

Devena planedo redakti

Oni scias malmulton pri la devena planedo de Predator, kaj oni povas vidi ĝin iom en la filmo Aliens vs. Predator: Requiem, tie ĝi ŝajnas tre industriigita. Kvazaŭ la Predator estas tre fortaj kaj rapidaj, oni povas pensi, ke tiu ĉi planedo estas pli dika, ol la Tero, kaj ke la pezeco devus esti pli granda. Ankaŭ oni povas supozi, ke ĝi ne troviĝus tre fore el la Tero, ĉar la Predator ne prenas longan tempon por veni el sia planedo al la Tero en tiu filmo.

Teknologio redakti

La teknologio de la Predator estas multe pli kompleksa, ol la homaj teknologioj. Ili povas vojaĝi traspacen. Ankaŭ ili uzas nekonitajn alojojn tre rezistajn, kaj eĉ iafoje kapablajn rezisti kontraŭ la acideco de la sango de la Ksenomorfoj (ankaŭ nomitaj "Aliens"). Speciale la armiloj povas tranĉi preskaŭ ajn terajn materialojn.

Kosmoŝipoj redakti

La ŝipoj povas trapasi tra ajn medioj, kiel la interstela spaco aŭ la kromosfero de la suno. La ŝipoj havas elektromagnetan kamuflon, kio ilin nevidebligas. Ankaŭ ili havas radioeĥilojn kapablajn skani malamikajn ŝipojn kaj planedojn per treega precizeco, kaj energiarmilojn tre potencajn. Ekzistas pluraj specoj de ŝipoj.

  • La migradoŝipo estas granda ŝipo, en kio tuta klano vojaĝas. Ĝi povas diskrecie surteriĝi aŭ resti orbite. Ĝi havas aŭtodetrusistemon, kio kaŭzas termonuklean eksplodon, aŭ diserigon de la ŝipo per speco de ĥemireakcio.
  • La individuŝipo estas uzota por rapida atmosfera insertaĵo de unu Predator. Ĝi estas lanĉota el migradoŝipo.

Norma ekipo redakti

  • La maldika metaloida maŝo tegas tutan korpon de la Predator sub la militkiraso. Ĝi permesas kunigi tutajn partojn de la militkiraso, kaj disvastigi elektromagnetan kampon por nevidebligi.
  • La biomasko estas la ĉefelemento de la militkiraso, ĉar ĝi havas multajn fundamentajn funkciojn por la supervivo kaj la ĉasado. La biomasko tegas la vizaĝon ĝis la supro de la kranio. Estas pluraj dezajnoj de maskoj depende de la klano kaj de la kasto: ĝi povas esti simpla kaj senteknologia, aŭ havi plenan kompleksan elektronikan ekipon.

La unua fundamenta funkcio donas spireblan atmosferon, eĉ se la Predator povas spiri nian atmorferon kelkmomente. Por la ĉasado, la biomasko enhavas lumfiltrilojn ( infraruĝajn, ultraviolajn...), detektfiltrilojn de ĥemiaj substancoj, kaj iksoradiemisianton kaj ultrasonemisianton por koni la sanostaton de organikaj celoj. Ankaŭ ĝi enhavas funkciojn de zomo kaj de gvido por la ŝultrokanono. Fine ĝi enhavas ondformanalisilon por registri kaj reprodukti fremdajn lingvaĵojn.

  • La elektromagneta kamuflo estas programata el la pojnkonzolo. La elektromagneta kampo kaptas la lumon el unu flanko kaj restituas ĝin al la alia flanko. Tamen tiu kamuflo ne havigas veran nevideblecon, kaj estas neefika kontraŭ la Ksenomorfoj. Cetere oni povas diveni la ĉeeston de kamuflata Predator, kiam li pasas preter ardan lumon (kiel fajron), aŭ trans densa medio (kiel polvo aŭ nebuleto). Fine la akvo difektŝanĝas la elektromagnetan kampon kreante interferojn.
  • La pojnkonzolo, ĝenerale sur la maldekstra antaŭbrako, enhavas multajn funkciojn de programeco kaj de lokalizado. Unue ĝi permesas estri la biomaskon, sed ankaŭ projekcii holografikan bildon de loko. Fine ĝi permesas la aŭtodetruon en okazo de memmortigo.
  • La supervivekipo konsistas el kirurgiaj iloj kaj diversaj drogoj. La Predator povas kuraci sin, kiel ekstrakti pafaĵojn aŭ kaŭterizi vundojn.
  • La kiraso estas metala, malpeza, tre rezistanta, kaj manovrebla. Ĝi tegas ĝenerale la bruston, la dorson, la ŝultrojn, la antaŭbrakojn, la gabojn, kaj la piedojn. Ĝi protektas la Predator dum la batalo.

Arma ĉefekipo redakti

  • La duobla klingo, kuntiriĝebla, estas portata ĝenerale ĉe la kiraso de la dekstra antaŭbrako. Preskaŭ nerompebla, ĝi estas la preferita armilo de la Predator por la korpo-kontraŭ-korpa batalo. Ekzistas variantoj: unika klingo (kio povas esti lanĉota), duobla klingo, aŭ triobla.
  • La memenergia teleskopa lanco estas ankaŭ el nekonita alojo preskaŭ nerompebla. Ĝi estas uzota en okazo de korpo-kontraŭ-korpa batalo, aŭ ĵetota al kontraŭulo.
  • La plasma ŝultrokanono estas portata ĝenerale sur la maldekstra ŝultro, kaj interrilatigata kun la masko. La kanono movas laŭ la kapmovoj, kaj estas gvidata de la celadoprogramo de la biomasko. Apenaŭ la predo estas celita, la kanono aŭtomate pafas.
  • La inteligenta disko povas esti uzota ĉe la korpo-kontraŭ-korpa batalo, aŭ lanĉota. Ĝi estas tre akra, kaj povas tranĉi la plejmulton de la teraj materialoj. Ankaŭ ĝi povas tranĉi plurajn celojn sur la sama trajektorio. Se ĝi ne estas enigita en muro, ĝi aŭtomate revenas al la proprietulo.
  • La metala aŭtokuntiriĝebla reto estas ĵetota al kontraŭulo el pistolo. Kiam ĝi estas ĵetita, ĝi ankriĝas en la plej proksima vando, kaj kuntiriĝas. La maŝo estas tiel maldika, kiel ĝi tranĉas la viktimon. Tamen ĝi ne rezistas kontraŭ la acideco de la sango de la Ksenomorfoj.
  • La ceremoniponardo estas fabrikita el osto de Ksenomorfo, tio kio ĝin rezistigas kontraŭ la acida sango. Ĝi ĉefe servas eltiri la protektan tavolon de la haŭto de Ksenomorfoj.
  • La tranĉanta stelo, metala kaj kuntiriĝebla, multe similas la inteligentan diskon. Kiam oni premas sur la flankoj, ses klingoj malfaldiĝas. Ĝi funkcias kiel la inteligenta disko.
  • la vipo estas metala kaj segmentita ilo, kio povas duparte tranĉi kontraŭulon.
  • La laserkaptilo estas triangula lasera aparato, kio fiksiĝas sur vando, kiam oni lanĉas suren. Tiam ĝi emisias laserojn ĝis la kontraŭa vando. Ĉia organika materialo trapasata estas tranĉota.

Kulturo redakti

Ĉasado redakti

La Predator estas speco postsekvanta kaj ĉasanta, grupe aŭ sole. Lia kulturo estas triba, soldata, kaj inica. Ili preferas ĉasadi danĝerajn specojn, kiel Ksenomorfojn, homojn, kaj verŝajne aliajn eksterterajn specojn. Kiam la Predator mortigis predon, li rekuperas trofeon: aŭ la kranion, aŭ la kranion kaj la vertebraron, aŭ iafoje la haŭton. Se la senviva predo estas homa, la Predator senhaŭtigas lin, kaj pendigas lin je la piedoj. Ili havas honorkodon, kiel tion de la samurajoj aŭ de la kavaliroj. Se ili estus venkitaj, ili ŝatus pli bone mortiĝi digne. Ĉikaze la klanestro donacas plejofte armilon al la venkinto. Ili konsideras sin, kiel superan rason, kaj neniam ili atakas senarman aŭ malfortan homon, knabon, aŭ gravedan inon, eĉ se ŝi estas armita.

Kastoj redakti

Estas diversaj kastoj de Predator. Ĉiu klano konsistas el pluraj kastoj, kaj komandatas de estro.

  • La kasto de la "Nemortigintoj" (la Predator, kiuj ne jam fluigas la sangon) grupigas la Predator, kiuj ne jam spertas ĉasadon. Tiam ili devas sperti la pasriton. Ĝenerale ilia malsukceso signifas la morton, dum en kazo de sukceso, ili iĝas "junaj mortigintoj", aŭ "junaj inicitoj". Tiam la juna inicito devas marki sian frunton per la acida sango de Ksenomorfo. Tiu ĉi marko estas ankaŭ marko de respekto kaj de membriĝo al klano. Ĉiu marko estas specifa de unu klano, kaj sole uzatas de tiu grupo. Tiu simbolo povas esti uzata diferenci la ŝipojn de klanoj, kaj rekoni la klananojn ĉe ceremonioj. Ofte ĝi estas markita sur la masko de la Predator. La ĉasisto, kiu havas tiun markon ekde pluraj jaroj, povas kastaltiĝi al la "Mortigintoj". La grupo de tri Predator el la filmo Alien vs. Predator ekentreprenas tiun ĉi riton.
  • La kasto de la "Soldatoj" grupigas la Predator tre spertajn, kiuj plene aliĝas la opinionojn kaj la kodojn. Tiuj estas solecaj ĉasistoj vojaĝantaj de planedo al planedo, kaj uzantaj altan teknologion por trovi honorindajn predojn kaj obteni multajn trofeojn. La Predator el tiu ĉi kasto estas tre respektita de ceteraj klananoj. Ili konas nian planedon ekde milionoj da jaroj, probable ekde la dinosaŭrepoko (en la trofeĉambro videbla je la fino de Predator 2, krom unu kranio de Ksenomorfo, oni ekvidas kraniojn de pluraj eksterteraj estaĵoj, sed ankaŭ ion, kio povus simili kranion de Tyranosaurus rex. Tiranosaŭro povus reprezenti bonegan predon pro sia kruelegeco. La Predator el la filmoj Predator, Predator 2, Predators (la kaptito), kaj Aliens vs. Predator: Requiem, partas tiun ĉi kaston.
  • La kasto de la "Saĝoj" estas la plej saĝa kaj respektita el ĉiuj. Kiam Predator pruvigas honoron kaj mutualan respekton, kaj li havas plurajn milojn da trofeoj, li povas kastaltiĝi al la "Saĝoj". La Saĝoj estas malsimilaj fizike: liaj vizaĝoj estas pli markitaj kaj havas pikaĵetojn, liaj dentoj estas pli longaj kaj akraj, kaj ili estas vestitaj per ruĝa mantelo. Ili respektas la ceterajn specojn, kaj ne timas pruvi sian amikecon (ekz. interŝanĝante trofeojn). Se Predator malplenumus la honorkodon murdinte alian Predator, aŭ batalinte kiel malamiko, la Saĝo devus mortbatali tiun ĉi perfidulon. La klanestroj el la filmoj Predator 2 kaj Alien vs. Predator estas Saĝoj.
  • La kasto de la "Fisoldatoj" estas la malalto de la hierarkia skalo. Ili estas Predator, kiuj krimojn faris, kiel murdojn, senhonorajn ĉasojn, ŝtelojn de trofeoj, ktp. Se ĉia Predator estus trovita, kaj volus foriri, anstataŭ ol suferi punon, tiam estus nenia pardono. Oni permesus al la Soldatoj mortigi tiujn perfidulojn. Neniam oni ŝparas la Fisoldatojn. Iafoje okazas, ke iuj forfuĝas: tiam ili eterne estas ekzilotaj, kaj kondamnotaj vagi tra la galaksio, ĉasadante ĉian vivan specon, eĉ la ceterajn Predator. La tri Predator el la filmo Predators partas tiun ĉi kaston.

Interrilatoj kun homoj redakti

La Predator konas la Teron, ekde la homo ekzistas, kaj eĉ antaŭe. Ili uzadis homojn, kvazaŭ inkubatorojn por bredi Ksenomorfojn, dum la epoko de la Inkaoj, kaj probable de la Babilonoj kaj de la Praegiptoj (vidu Alien vs. Predator). Ofte ili ĉasas supertrejnitajn kaj trearmitajn homojn ĉe la militoj (vidu Predator kaj Predator 2). Oni divenas, ke ili venus dum la epoko de la Franca Revolucio (oni povas vidi prapistolon ĉe la fino de la filmo Predator 2), kaj ke ili venus dum la epoko de la Samurajoj (oni povas vidi samurajan prasabron en la filmo Predators). La antikvan epokon ili estis respektegataj kiel dioj. Kiam ili nun venas, ili estas tre diskretaj, kaj kaŝas plejeble siajn spurojn, malgraŭ ke certaj homaj grupoj konas ilian ekzistadon (Aliens vs. Predator: Requiem).

Vidu ankaŭ redakti

Eksternaj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Jim Thomas kaj John Thomas (skribistoj), John Mc Tiernan (realigisto) (1987). Predator. 20th Century Fox.
  • Jim Thomas kaj John Thomas (skribistoj), Stephen Hopkins (realigisto) (1990). Predator 2. 20th Century Fox.
  • Paul W.S. Anderson, Shane Salerno, kaj Dan O'Bannon (skribistoj), Paul W.S. Anderson (realigisto) (2004). Alien vs. Predator. 20th Century Fox.
  • Shane Salerno (skribisto), Colin Strause kaj Greg Strause (realigistoj) (2007). Aliens vs. Predator: Requiem. 20th Century Fox.
  • Alex Litvak kaj Michael Finch (skribistoj), Nimród Antal (realigisto) (2010). Predators. 20th Century Fox.