Premio Grabowski

La Fondaĵo Antoni Grabowski estis kreita en la jaro 1988 ene de Universala Esperanto-Asocio sur la bazo de grandanima donaco de Adam Goralski. Ĝia celo estas subteni la esperantan kulturon per premioj kaj subvencioj. Tiurilate la Premio Grabowski estas speciala premio, kiu elstarigas interalie originalan kaj tradukitan beletron. La premio estas nomita laŭ Antoni Grabowski. Ĵurio kiu aljuĝas la premion estas nuntempe tripersona kaj konsistas el D-ro Jesper Lykke Bannier-Jacobsen (prezidanto), S-ro István Ertl (sekretario) kaj S-ino Mariana Petrova Evlogieva. En 1983 la sekretario de la juĝkomisiono estis Juan Régulo Pérez.

Premio Grabowski
honorigo
Nomita laŭ Antoni Grabowski
Organizanto Universala Esperanto-Asocio
vdr

1984 redakti

1985 redakti

Premioj:

  • 750 USD al la verkisto István Nemere el Hungario;
  • 350 USD al Christian Bertin el Francio pro riĉigo de la Esperanta fakliteraturo;
  • 150 USD al Dante Bertolini el Italio pro diskonigo de la Esperanta literaŭro per italaj tradukoj.

Subvencioj:

  • 491 USD al la eldonejo Ludovikito por la eldonado de la kompeta verkaro de L.L. Zamenhof;
  • 210 USD al la kultura revuo Fonto.

1986 redakti

Ne atribuitaj

1987 redakti

Ne atribuitaj

1988 redakti

Subvencio:

1989 redakti

Subvencioj:

1990 redakti

Premioj:

Subvencioj:

1991 redakti

Ne atribuitaj

1992 redakti

Ne atribuitaj.

1993 redakti

Premioj:

Subvencioj:

1994 redakti

Premioj:

1995 redakti

Ne atribuitaj.

1996 redakti

Premioj:

Subvencioj:

1997 redakti

Premioj:

1998 redakti

Ne atribuitaj.

1999 redakti

Ne atribuitaj.

2000 redakti

Premioj:

  • 700 USD al la akademiano André Cherpillod (Francio) “pro lia mirige varia verka kaj eldona agado” de ĉ. 30 verkoj kiuj “atestas pri impona erudicio”;
  • 300 USD al Georgo Abraham (Argentino), pro Klara vortaro Esperanta-araba (UEA, 1998)
  • 150 USD al Cho Sung Ho (Koreio), precipe pro lia kontribuo al la faka E-literaturo per traduko de La bildstria gvido al genetiko.

Subvencioj:

  • 544 USD al Ada Csiszár (Hungario) pro ŝiaj zorge kompilitaj kajeroj Omaĝe al Kálmán Kalocsay,
  • 233 USD al Maria Abolskaja (Rusio) pro la broŝuro Sub la signo de Liro kaj Stelo (Memorlibro pri aktoro Nikolaj Rytjkov).

2001 redakti

Ne atribuitaj.

2002 redakti

Ne atribuitaj.

2003 redakti

Premioj:

  • 750 USD al Li Ŝijun (Laŭlum) el Ĉinio pro edukado de esperantistoj de pluraj generacioj, laboro por El popola Ĉinio kaj tradukado de multaj ĉinaj literaturaĵoj,
  • 400 USD al Henri Masson el Francio pro modela laboro por eldonigi franclingvajn verkojn pri Esperanto ĉe neesperantistaj eldonejoj;
  • 250 USD al la Mikaelo Bronŝtejn el Rusio, kiu verkis kaj tradukis multajn librojn kaj kontribuis al la parola kulturo de Esperanto.

Subvencioj:

  • 570 USD al Litova Esperanto-Asocio pro eldonado de multaj libroj pri kaj en Esperanto, kaj pro aperigo de gravaj nacilingvaj verkoj pri Esperanto kaj pri lingva problem;
  • 245 USD al la eldonejo Bero de Ionel Oneţ el Nederlando, kiu aperigis pli ol 15 librojn dum la lastaj 12 jaroj, inkluzive de la satira romano La Postdomo de István Ertl.

2004 redakti

Ne atribuitaj.

2005 redakti

Premioj:

  • 700 USD al Roman Dobrzyński el Pollando pro Esperantlingvaj filmoj kaj la verko LaZamenhof-strato;
  • 750 USD al Ulrich Becker el Usono, kies eldonejo Mondial aperigis plurajn gravajn verkojn.

Subvencioj:

  • 600 USD al la retejo Ĝangalo el Brazilo pro pionira laboro kaj kuraĝige por aliaj retprojektoj;
  • 250 USD al la revuo Laŭte el Francio.

2006 redakti

Ne atribuitaj.

2007 redakti

Ne atribuitaj.

2008 redakti

Premioj:

2009 redakti

Ne atribuitaj.

2010 redakti

Premioj:

  • 500 USD kiel speciala premio memore al Madeleine de Zilah, kiu kunfondis la revuon La Gazeto en 1985 kaj kunredaktis ĝin ĝis sia forpaso en 2009.[2] (La monsumon ricevis La Gazeto.)

2011 redakti

Ne atribuitaj.

2012 redakti

Premioj:

  • 650 USD al Gerrit Berveling, elstara figuro de la Esperanta kulturo, specife beletro;
  • 500 USD al la Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (Pollando).

2013 redakti

Ne atribuitaj.

2014 redakti

Denove premiiĝis Marjorie Boulton pro sia tuta kariero.[3]

2016 redakti

En 2016 la unuan premion ricevis Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer pro Historio de la esperanta literaturo. La duan premion ricevis tiujare Hispana Esperanto-Federacio pro Bitoteko, sia elektronika biblioteko, per kiu ekde 2013 elstaraj verkoj estas facile kaj senkoste alirebligataj al la publiko – laste, okaze de la 400-a datreveno de la morto de Miguel de Cervantes, Donkiĥoto en la traduko de Fernando de Diego. Fine, tria premio estis donita al Jean Codjo, beninano vivanta en Kanado, kiu kontribuis al la Esperanta literaturo per rakontoj, kiuj atentinde riĉigas la interkulturan dialogon.[4]

2018 redakti

En 2018 la unua premio iris al Sten Johansson (Svedio). Li ricevis ĝin pro sia elstara kontribuado al la literaturo de Esperanto. Unue tradukinte en Esperanton el la sveda (ekde 1982), li de 1986 verkis imponan kvanton da prozo originale en Esperanto kun vasta gamo de temoj. Inter ili estas facillingvaj krimromanetoj, sed ankaŭ romanoj pli ampleksaj (laste, Marina ĉe la limo), kiuj trovis multe da sukceso pro sia stilo, ofte ironia aŭ humura. Pluraj liaj verkoj estis premiitaj en Belartaj Konkursoj. En 2000 li kreis retejon pri Originala Literaturo Esperanta (OLE), kiu kreskis al granda sciobanko pri aŭtoroj kaj verkoj, inkl. de 1600 recenzoj. Johansson tradukis krome verkojn de Virginia Woolf. UEA distingis lin en 2014 per „Diplomo pro elstara arta agado“.

La duan premion ricevis Gonçalo Neves (Portugalio) kaj Bernhard Pabst (Germanio) pro sia komune kompilita Historia vortaro de Esperanto 1887–1889. Tio estas konkordanco, kiu notas ĉiun unuan uzon de vorto en la komenc-tempa epoko de Esperanto; iniciatis ĝin Reinhard Haupenthal. Ambaŭ honoritoj aktivas ankaŭ alikampe, sed la premio celas esprimi laŭdon al ili pro la (daŭranta) projekto dokumenti la originon de la lingvo Esperanto.[5]

2020 redakti

La premio de 800 USD estis aljuĝita al Bertil Wennergren pro liaj elstaraj kontribuoj al esperantologio.[6]

2023 redakti

En la fermo de la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), la 26-an de novembro 2023, estis anoncita la Premio Grabowski 2023: la unua (kaj sola) premio (800 USD) iris al la eldona teamo de Militrakonto, nome Javier Alcalde (Hispanio), Pascal Dubourg Glatigny (Francio), Catherine Gousseff (Francio) kaj Ulrich Lins (Germanio). La kvar laŭreatoj ricevas la premion pro siaj elstaraj kontribuoj al la scienca studo de la historio kaj kulturo de la Esperanto-movado kun aparta enfokusigo de la tutmondaj konfliktoj en la 20-a jarcento, temo al kiu ĉiuj el ili kontribuis unuope kaj kune. Aparta kristaliĝo de tiu kolektiva agado estas ĝuste Militrakonto, kiu estas ambicia esplorprojekto pri la transnacia imagaro de la dua mondmilito (en plej larĝa senco), vidata tra la optiko de Esperant-lingvaj fontoj. En tiu kadro estis iniciatita la retejo mondmilito.hypotheses.org[1], kie regule aperas kontribuaĵoj kaj novaĵoj de la internacia esplorgrupo, kiun gvidas la laŭreatoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti