Premio Templeton

religia premio

La Premio Templeton estas mona agnosko de kaj filantropiaj agadoj kaj sciencaj verkoj temantaj pri religio kaj spiriteco.

Premio Templeton
honorigo pri religio
Organizanto Fondaĵo John Templeton
Lando Usono
Fondita en 1972
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Fondita en 1972 de kristano presbiteriano [1] John Templeton kiel Prize for Progress in Religion kaj nune kiel Prize for Progress Toward Research or Discoveries about Spiritual Realities (premio por la progreso en la esploro pri la spiritaj realoj), estas ĉiujare asignita al personoj, kiuj alportis apartajn kontribuojn koncerne religion kaj spiritecon, en la konvinko ke “sciencaj malkovroj estos ora mino por realigi la religion de la 21-a jarcento”.

Rilate la monan valoron (ĉirkaŭ unu miliono da pundoj) de la premio, John Templeton, «nomumita intertempe Sir fare de la reĝino Elizabeto la 2-a en 1987»,[2] volis ke ĝi estu supera al tiu de la Nobel-premio, tion pravigante per la fakto, ke en tiu lasta la “spiriteco estas ignorata” [3]

Premiitoj de 1973 ĝis 2020) redakti

Kritikoj redakti

La premio Templeton estis kritikita de diversaj scienculoj kiel ekzemple:

La precipa kritiko al la premio estas, ke ĝi antaŭjuĝas la konkludojn de la kandidatoj, por premii nur tiujn kiuj subtenas la akordigeblecon inter scienco kaj religio, sed tute ignoras la neakordigeblaĵojn.

Oni rebatas ke la opinioj de Dakwins pri la religio estas ideologiaj, do senfundamentaj aŭ aprioraj [7].

Premiito Martin Rees estas ne religia [3].

La premio celas pliintensigi la tiukampajn esplorojn, aparte celas plibonigi la interfacon inter scienco kaj religian kredon.[8]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

angle oficiala retejo