La Premio Viareggio-Rèpaci estas unu el la plej prestiĝaj italaj literaturpremioj. La premio estis fondata en 1929 de Alberto Colantuoni, Carlo Salsa, kaj Leonida Repaci en la toskania urbo Viareggio.

Premio Viareggio
emblemo
literaturpremio
Branĉoj • Viareggio-Versilia International Prize vd
Nomita laŭ Viareggio
Lando Italio
Fondita de Carlo Salsa vd
Fondita en 1929
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Al la inaŭgura festo de la premio partoprenis Luigi Pirandello kaj Massimo Bontempelli kaj la gajnintoj de la unua eldono estis  Lorenzo Viani kaj Anselmo Bucci.

Pro la dua mondmilito la premio ne estis aljuĝita en la jaroj 1940-1945.

Kelkaj gajnintoj redakti

  • 1930:
    • Anselmo Bucci, Il pittore volante
    • Lorenzo Viani, Ritorno alla patria
  • 1931:
  • 1946:
  • 1947: Antonio Gramsci, Lettere dal Carcere
  • 1948:
  • 1949: Arturo Carlo Jemolo, Stato e Chiesa in Italia negli ultimi cento anni
  • 1956:
    • Carlo Levi, Le parole sono pietre
    • Gianna Manzini, La Sparviera
  • 1957: Italo Calvino, Il barone rampante
  • 1961: Alberto Moravia, La noia
  • 1965: Goffredo Parise, Il Padrone
  • 1978:
    • Antonio Altomonte, Dopo il presidente
    • Günter Grass
    • Salvatore Settis, La 'tempesta' interpretata. Giorgione.

Internacia Premio Viareggio-Versilia redakti

Ek de 1975 flanke al la literaturpremio estis establita la Internacia Premio Viareggio-Versilia kiu estas atribuita al mondfamaj personoj kiuj dumvive laboris por kulturo, kompreniĝo inter la popoloj, socia progreso kaj paco.

Inter la gajnintoj de tiu premio estas Pablo Neruda, Alfonso Sastre, Alexandros Panagulis, Pietro Nenni, Günther Grass, Cesare Musatti, Norberto Bobbio, Altiero Spinelli, Goffredo Petrassi, Gustaw Herling, Zoya, Jean Daniel, Abraham Yehoschua kaj aliaj.

Eksteraj ligiloj redakti

http://www.premioletterarioviareggiorepaci.it/ retpaĝaro de la premio