Premio plej bona eŭropa muzeo

La Premio Plej Bona Eŭropa MuzeoPremio Eŭropa Muzeo de la Jaro estis fondita Eŭropa Muzea Forumo kaj ekde 1977 ĉiujare premiigas muzeon "plej bona eŭropa muzeo". La premio estas sub aŭspicio de la belgia reĝino Fabiola de Mora y Aragón, vidvino de Baldueno la 1-a, kaj kutime atribuiĝas kune kun la muzea premio de la Konsilio de Eŭropo.

Premio plej bona eŭropa muzeo
emblemo
honorigo
Organizanto Eŭropa Muzea Forumo
Fondita en 1977
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La premio doniĝas aŭ al komplete nove malfermita aŭ al lastatempe komplete modernigita muzeo. La ĵurio aparte atentas pri fantazioplena interpreto kaj prezento, dekoro, financoj, socia respondeco, informa laboro, primuzea varbado kaj administrado. La premiita muzeo por unu jaro prunte ricevas la skulptaĵon "La Ovo" de la artisto Henry Moore.

En 2016 la premion ricevis la Muzeo pri Historio de Polaj Judoj ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio.

Premiatoj redakti

jaro muzeo urbo ŝtato
1977 Ironbridge Gorge Museum Trust Ironbridge   Britio
1978 Städtisches Museum Schloss Rheydt Mönchengladbach   Germanio
1979 Musée de la Camargue Arles   Francio
1980 Museum Catharijneconvent Utrecht   Nederlando
1981 Muzeo de Popola Arto Nafplion   Grekio
1982 Musée d'Art et d'Histoire Saint-Denis   Francio
1983 Museum Sarganserland Sargans    Svislando
1984 Zuiderzeemuseum Enkhuizen   Nederlando
1987 Beamish Museum Stanley   Britio
1988 Brandts Klædefabrik Odense   Danio
1989 Sundsvall-Muzeo Sundsvall   Svedio
1990 Ekologia Muzeo de la regiono Fourmies-Trélon Fourmies   Francio
1991 Leventis-Muzeo Nikozio   Kipro
1992 Landesmuseum für Technik und Arbeit
(Landa muzeo pri tekniko kaj laboro)
Mannheim   Germanio
1993 Muzeo de Alta Alta   Norvegio
1994 Nacia Muzeo de Danio Kopenhago   Danio
1995 Musée olympique
(Olimpika Muzeo)
Laŭzano    Svislando
1996 Muzeul Țăranului Român
(Muzeo de la Rumana Kamparano)
Bukareŝto   Rumanio
1997 Anadolu Medeniyetleri Müzesi
(Muzeo de Anatoliaj Civilizoj)
Ankaro   Turkio
1998 National Conservation Centre
(Nacia Konserva Centro)
Liverpool   Britio
1999 Musée Français de la Carte à Jouer
(Franca Muzeo de Ludkarto)
Issy-les-Moulineaux   Francio
2000 Muzeo Guggenheim Bilbao Bilbao   Hispanio
2001 National Railway Museum
(Nacia Fervoja Muzeo)
York   Britio
2002 Chester Beatty Library
(Biblioteko Chester Beatty)
Dublino   Irlando
2003 Muzeo Viktoria kaj Alberto Londono   Britio
2004 Arkeologia Muzeo de Alakanto
(Arkeologia Muzeo)
Alicante   Hispanio
2005 Nederlands Openluchtmuseum
(Nederlanda Subĉiela Muzeo)
Arnhem   Nederlando
2006 Naturmuzeo CosmoCaixa Barcelono   Hispanio
2007 Germana pri-elmigrinta domo Bremerhaven   Germanio
2008 Arta Muzeo KUMU Talino   Estonio
2009 Salzburg Museum
(Salcburg-muzeo)
Salzburg   Aŭstrio
2010 Ozeaneum Stralsund
(Ozeaneum)
Stralsund   Germanio
2011 Gaŭl-Romia muzeo Tungro   Belgio
2012 museo de Medina Azahara مدينة الزهراء Kordovo   Hispanio
2013 Riverside Museum
(Riverborda Muzeo)
Glasgovo   Britio
2014 literatura muzeo Masumiyet Müzesi
(La Muzeo de Senkulpeco)
Istanbulo   Turkio
2015 Rijksmuseum Amsterdamo   Nederlando
2016 Muzeo pri Historio de Polaj Judoj Varsovio   Pollando
2017 Musée d’ethnographie de Genève
(Etnografia Muzeo en Ĝenevo)
Ĝenevo    Svislando
2018 Design Museum London
(Muzeo de Dezajno (Londono))
Londono   Britio
2019 naturscienca kaj medicina muzeo Boerhaave Leiden   Nederlando
2020 Stapferhaus Lenzburg    Svislando
2021 Naturalis Biodiversity Center Leiden   Nederlando
2022 Museum of the Mind Haarlem   Nederlando

Eksteraj ligiloj redakti