Preno de la Otomana Banko en 1896

La Preno de la Otomana Banko en 1896 (armene: Բանկ Օտոմանի գրավում) estis la preno de la Otomana Banko en Konstantinopolo, Otomana Imperio, la 26-an de aŭgusto 1896, fare de membroj de la Daŝnako. Kun la celo ke okcidentaj potencoj kaj elstaruloj atentu pri la armena afero, 28 armitaj viroj kaj virinoj gviditaj de Papken Siuni kaj Armen Karo prenis la bankon kiu plejparte dungis eŭropan personaron el Britio kaj Francio. Instigitaj plejparte pro la senmoveco de la eŭropaj potencoj antaŭ la pogromoj kaj masakroj iniciatitaj de la sultano Abd-ul-Hamid la 2-a, la daŝnakanoj vidis ĝian forkapton kiel plej bona provo alporti plenan atenton pri la masakroj. La Otomana banko, en tiu tempo, funkciis kiel grava financa centro kaj por la Imperio kaj por la landoj deEŭropo.

Otomana Banko

Armitaj per pistoloj, obusoj, dinamito kaj porteblaj bomboj, la forkapto de la banko daŭris dum 14 horoj, kondukante al la morto de dek el la armenoj kaj turkaj soldatoj. Turka reago al transprenado vidis pliajn masakrojn kaj pogromojn de 6,000 armenoj loĝantaj en Konstantinopolo kaj ankaŭ Hamid minacis ebenigi la tutan konstruaĵon mem. Tamen, interveno de parto de la eŭropaj diplomatoj en la urbo sukcesis por ke la forkaptintoj havu sekuran eliron al Francio. Malgraŭ la nivelo de perforto kiun la okazaĵo havis, la forkapto estis raportita pozitive en la eŭropa gazetaro, laŭdante la armenojn pro ilia kuraĝo kaj la celoj kiujn ili celis plenumi. Tamen, krom emisiado de noto kondamnanta la pogromojn en la urbo, la eŭropaj potencoj ne reagis laŭ la promesoj observigi reformojn en la lando por ke estontaj masakroj de armenoj ne okazu.