Presidio (el la hispana, presidio, signiji "prizono" aŭ "fortikaĵo"[1]) estas fortifikita bazo establita de hispanoj en areoj sub sia kontrolo aŭ influo. La termino estas siavice derivita el la Latina vorto praesidium signife protektondefendo.

La Goliad presidio en Teksaso.
La Terrenate presidio en Arizono.
La San Diego presidio en Kalifornio.

Priskribo redakti

En la komenco de la 16a jarcento, Hispanio konstruis fortikaĵojn (presidiojn) sur aŭ proksime de la marbordoj de Maroko kaj Alĝerio. Hispanio ekkontrolis iom el marbordaj urboj kiaj Marsalkibir en 1505; Orano en 1509; kaj Tlemeceno, Mostaganem, kaj Tinas, en 1510. Samjare, kelkaj komercistoj de Alĝero cedis unu el rokinsuletoj en sia haveno al Hispanio, kiu konstruis fortikaĵon sur ĝin. La presidioj en Nordafriko iĝis kosta kaj tre senefika milita ŝarĝo kiu ne garantiis aliron al la komercaj ŝipoj de Hispanio.[2]

Tiuj fortikaĵoj estis konstruitaj por protekti kontraŭ piratoj, malamikaj indianoj, kaj kolonojn kontraŭ malamikaj landoj. Poste en okcidenta Nordameriko, post la sendependeco, la meksikanoj soldatigis la hispanajn presidiojn ĉe la norda landlimo kaj sekvis la saman modelon en nesetlitaj landlimaj regionoj kiel ĉe la Presidio de Sonoma, ĉe Sonoma (Kalifornio) kaj ĉe la Presidio de Calabasas, en Arizono.

En okcidenta Nordameriko, rancho del reyranĉo de la reĝo estos establita je mallonga distanco ekster presidio. Tio estis tereno atribuita al la presidio por havigi paŝtejojn al la ĉevaloj kaj al laiaj ŝarĝobestoj de la soldataro. Meksiko nomigis tiujn instalaĵojn "rancho nacional" (nacia ranĉo).[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Moorhead, Max L. The Presidio: Bastion of the Spanish Borderlands. Norman: University of Oklahoma Press 1975.
  • Gerald, Rex 1968 Spanish Presidios of the Late Eighteenth Century in Northern New Spain. Museum of New Mexico Press, Santa Fe.

Eksteraj ligiloj redakti