Pretorejo, latine praetorium, en la Romia Imperio komence estis la nomo por la centro de fortikaĵo de la romia armeo. Tie rezidis la pretoro, latine praetor, la ĉefa oficiro de la fortikaĵo, kaj ekkonstruante konstruaĵon, la soldatoj ĉiam unue konstruis tiun centron.

modelo de la pretorejo en la romia urbo Kolonjo, administra centro de la romia provinco Germania Inferior
mapo de modela fortikaĵo de la romia armeo (klarigo en la teksto)

Sur la maldekstre bildigita mapo de modela fortikaĵo de la romia armeo, la numeroj signifas la jenon:
1 Pretorejo (Praetorium)
2 Pretoria vojo (Via Praetoria)
3 Ĉefa vojo (Via Principalis)
4 Dekstra pordego (Porta Principalis Dextra)
5 Pretora pordejo (Porta Praetoria)
6 Maldekstra Pordego (Porta Principalis Sinistra)
7 Malantaŭa pordego (Porta Decumana).

Poste pretorejo ankaŭ estis la nomo por la rega palaco de ĉiu romia provinco, kaj la nomo por la imperiestra palaco en Romo.

La nomo devenas de la malnovgreka vorto praitórion, kiu samsence signifas "ejo de armea ĉefo".

En la Nova Testamento de la kristana biblio la vorto uziĝas por la palaco de Pontius Pilatus, la romia prokuratoro de la subprovinco Judeo. Laŭ la tekstoj de la Nova Testamento Jesuo en la pretorejo estas juĝata kaj kondamnata je morto.

Eksteraj ligiloj redakti