Prevezo

urbo en Grekio

Prevezo (novgreke Πρέβεζα, Preveza), estas malgranda havenurbo kaj komunumo ĉe la greka marbordo, inter la Ambrakia golfo (Αμβρακικός κόλπος, Amvrakikos kolpos) kaj la Ionia maro aliflanke, en provincio Prevezo. Ĝi estas administra centro de la samnoma provinco en la regiono Epiro. Prevezo havas 16.000 loĝantojn kaj estas sidejo de ortodoksa episkopo.

Prevezo
urbo
Administrado
Poŝtkodo 481 00
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 894  (2001) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 20° 45′ O (mapo)38.957520.751666666667Koordinatoj: 38° 57′ N, 20° 45′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 668 km² (66 800 ha) [+]
Prevezo (Grekio)
Prevezo (Grekio)
DEC
Prevezo
Prevezo
Situo de Prevezo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Preveza [+]
vdr
Preĝeja turo en Preveza

Oni produktas en Prevezo precipe olivojn, laktaĵojn kaj vegetalaĵojn. Sur la duoninsulo Actium (sude de Prevezo) troviĝas trafika flughaveno. La haveno de Prevezo situas sur la okcidenta marbordo de la ambrakia golfo. La urbo ne havas fervojajn kontaktojn.

La Eŭropa ŝoseo 55 trairas la komunumon.

Ceteraj informoj redakti

6 km norde situis la antikva urbo Nikopolis (Νικόπολις), kie okazis en 31 a.K. la batalo de Actium (latine proelium Actiacum, kadre de la samnoma milito, latine Bellum Actiacum) inter la militŝiparo de Aŭgusto Cezaro kaj tiu de Marko Antonio kaj Kleopatra.

Ĉe Prevezo okazis en 1538 la marbatalo de Prevezo, en kiu la osmana mararmeo venkis la kristanan.

Partneraj urboj redakti

Partneraj urboj de la koumuno interalie estas (elektiĝis ĉiuj urboj pri kiuj jam estas esperantaj artikoloj)

Eksteraj ligiloj redakti