Prevezo (provinco)

Prevezo (greke Πρεβεζα respektive Νομός Πρεβέζης - Nomos Prevezis) ĝis administra reformo efektivita komence de 2011 estis unu el la 51 grekaj provincoj ("prefektujoj", kiuj greke nomigas Νομός, do "nomos"). Ĝi kovras areon de 1 036 km² kaj dum la jaro 2005 havis 59 600 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Prevezo. La teritorio apartenas al la administra regiono ("periferio") Epiro, kaj situas en la pleja okcidento de la kontinenta parto de Grekio, borde de la Ionia Maro.

situo de Prevezo en Grekio
jaĥtoj en la haveno de la urbo Prevezo
la katedrala turo de la urbo


Eksteraj ligiloj redakti