Prezidanto de Meksiko

La Prezidanto de Meksiko estas la ŝtatestro en Meksiko de 1824.

Prezidanto de Meksiko
flago
Andrés Manuel López Obrador
Andrés Manuel López Obrador
publika posteno
prezidento de la respubliko • ĉefministroĉefkomandanto
Komenco 10-a de oktobro 1824 vd
Lando(j) Meksiko vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Post la sendependiĝo de Hispanio (27-an de septembro 1821) formiĝis registaro - laŭ la Plano de Iguala - kies membroj estis Agustín De Iturbide, Manuel De La Bárcena, José Isidro Yáñez, Manuel Velázquez De León kaj Juan O'Donojú. La 18-an de majo 1822, la militistoj proklamis imperiestron Agustín de Iturbide, kiu regis ĝis la 31-a de marto, 1823 (la t.n. Unua Imperio). Post la eksigo de Iturbide la kongreso nomis trion, formitan de Guadalupe Victoria (vera nomo: José Miguel Fernández Y Félix), Nicolás Bravo kaj Pedro Celestino Megrete, kiuj regis ĝis la 10-a de oktobro 1824. Post la validiĝo de la federa konstitucio (la 4-an de oktobro, 1824) komenciĝis la propre dirita sendependa vivo de la lando.

Listo de la prezidantoj redakti

De la Deklaro de la Respubliko ĝis la Dua Imperio redakti

Prezidanto Komenco Fino
Guadalupe Victoria 1824 1829
Vicente Guerrero apr 1829 dec 1829
José María Bocanegra dec 1829 dec 1829
Pedro Vélez Alamán Y Quintanar 23 dec 1829 31 dec 1829
Anastacio Bustamente jan de 1830 aŭg 1832
Melchor Múzquiz aŭg 1832 dec 1832
Manuel Gómez Pedraza dec 1832 apr 1833
Valentín Gómez Farías apr 1833 apr 1833
Antonio López de Santa Anna apr 1833 jan 1835
Miguel Barragán jan 1835 feb 1836
José Justo Corro feb 1836 apr 1837
Anastacio Bustamente apr 1837 mar 1839
Antonio López de Santa Anna mar 1839 jul 1839
Nicolás Bravo jul 1839 jul 1839
Anastacio Bustamente jul 1839 sep 1841
Francisco Javier Echeverría sep 1841 okt 1841
Antonio López de Santa Anna 10 de okt 1841 26 de okt 1841
Nicolás Bravo 26 okt 1841 4 mar 1843
Antonio López de Santa Anna 4 mar 1843 4 okt 1843
Valentín Canalizo 4 okt 1843 4 jun 1844
Antonio López de Santa Anna 4 jun 1844 12 sep 1844
José Joaquín De La Herrera 12 sep 1844 21 sep 1844
Valentín Canalizo 21 sep 1844 6 dec 1844
José Joaquín De La Herrera 7 dec 1844 30 dec 1845
Mariano Paredes y Arrillaga 3 jan 1846 28 jul 1846
Nicolás Bravo 29 jul 1846 4 aŭg 1846
José Mariano Salas 5 aŭg 1846 23 dec 1846
Valentín Gómez Farías 23 dec 1846 21 mar 1847
Antonio López de Santa Anna 21 mar 1847 2 apr 1847
Pedro María Anaya 2 apr 1847 20 majo 1847
Antonio López de Santa Anna 20 majo 1847 16 sep 1847
Manuel De La Peña Y Peña 26 sep 1847 13 nov 1847
Pedro María Anaya 13 nov 1847 8 jan 1848
Manuel De La Peña Y Peña 8 jan 1848 3 jun 1848
José Joaquín De La Herrera 3 jun 1848 15 jan 1851
Mariano Arista 15 jan 1851 6 jan 1853
Juan Bautista Ceballos 6 jan 1853 6 feb 1853
Manuel María Lombardini 7 feb 1853 20 apr 1853
Antonio López de Santa Anna 20 apr 1853 9 aŭg 1855
Martín Carrera 15 aŭg 1855 12 sep 1855
Rómulo Díaz De La Vega 12 sep 1855 4 okt 1855
Juan Alvaréz 4 okt 1855 11 dec 1855
Ignacio Comonfort 11 dec 1855 21 jan 1858
Benito Juárez 19 jan 1858 10 apr 1864
Félix Zuloaga 1858 1858
Manuel Robles 1858 1858
Miguel Miramón 1859 1860
José Ignacio Pavón 1860 1860
Félix Zuloaga 1860 1862
Juan Nepomuceno Álvarez 1862 1862

La Dua Imperio redakti

La 10-an de aprilo, 1864, Maksimiliano de Habsburgo ĵuris kiel imperiestro; la 12-an de junio tiujare li alvenis en Meksikurbon. Post la perdo de la subteno de Napoleono la 3-a de Francio, Maksimiliano estis venkita de la respublikanaj fortoj, estrataj de Benito Juárez, la 15-an de majo de 1867. La efemera imperiestro estis ekzekutita la 19-an de junio de 1867.

Restarigo de la Respubliko redakti

Prezidanto Komenco Fino
Benito Juárez 1867 18 jul 1872
Sebastián Lerdo De Tejada 19 jul 1872 20 nov 1876
José María Iglesias 31 okt 1876 15 mar 1877
Porfirio Díaz 28 nov 1876 6 dec 1876
Juan N. Méndez 6 dec 1876 17 feb 1877
Porfirio Díaz 17 feb 1877 30 nov 1880
Manuel González 1-a de dec 1880 30 nov 1884
Porfirio Díaz 1-a de dec 1884 11 majo 1911
Francisco León De La Barra 25 majo 1911 6 nov 1911
Francisco Indalecio Madero 6 nov 1911 18 feb 1913
Pedro Lascuráin 19 feb 1913 19 feb 1913
Victoriano Huerta 19 feb 1913 14 jul 1914
Francisco Carvajal 14 jul 1914 13 aŭg 1914
Venustiano Carranza 20 aŭg 1914 apr 1916

La registaroj de la konvencio de Aguaskalento redakti

La 6-an de novembro, 1914, la Konvencio de Revoluciaj Generaloj kaj Guberniestroj, okazigita en la urbo Aguaskalento, malagnoskis la registaron de Venustiano Carranza kaj nomis generalon Eulalio Gutiérrez provizora prezidanto (6 nov 1914 - 16 jan 1915). Lin anstataŭis de Roque González Garza (16 jan 1915-10 jun 1915), kiu siavice estis sekvita de Francisco Lagos Cházaro (10 jun 1915-10 okt 1915). Post malvenko de la armeo de la Konvencio, en la urbo Toluko, la 10-an de oktobro 1915, Lagos Cházaro fuĝis, tiel ke ĉesis la sinsekvo de registaroj starigitaj de la Konvencio de Aguascalientes.

Prezidanto Komenco Fino
Eulalio Gutiérrez 6 nov 1914 16 jan 1915
Roque González Garza 16 jan 1915 10 jun 1915
Francisco Lagos Cházaro 10 jun 1915 10 okt 1915

De la Konstitucio de 1917 redakti

Prezidanto Komenco Fino
Venustiano Carranza majo 1917 majo 1920
Adolfo De La Huerta 24 majo 1920 30 nov 1920
Álvaro Obregón 1-a de dec 1920 30 nov 1924
Plutarco Elías Calles 1-a de dec 1924 30 nov 1928
Emilio Portes Gil 30 nov 1928 5 feb 1930
Pascual ORTIZ RUBIO 5 feb 1930 4 sep 1932
Abelardo L. Rodríguez 4 sep 1932 30 nov 1934
Lázaro Cárdenas del Río 1-a dec 1934 30 nov 1940
Manuel Ávila Camacho 1-a dec 1940 30 nov 1946
Miguel Alemán Valdés 1-a dec 1946 30 nov 1952
Adolfo Ruiz Cortines 1-a dec 1952 30 nov 1958
Adolfo López Mateos 1-a dec 1958 30 nov 1964
Gustavo Díaz Ordaz 1-a dec 1964 30 nov 1970
Luis Echeverría Álvarez 1-a dec 1970 30 nov 1976
José López Portillo 1-a dec 1976 30 nov 1982
Miguel de la Madrid Hurtado 1-a dec 1982 30 nov 1988
Carlos Salinas de Gortari 1-a dec 1988 30 nov 1994
Ernesto Zedillo Ponce de León 1-a dec 1994 30 de nov 2000
Vicente Fox Quesada 1-a dec 2000 30 de nov 2006
Felipe Calderón Hinojosa 1-a dec 2006 30 de nov 2012
Enrique Peña Nieto 1-a dec 2012 30 de nov 2018
Andrés Manuel López Obrador 1-a dec 2018 30 de sep 2024 (Ankoraŭ en oficejo)