Prezidanto de la Eŭropa Komisiono

La Prezidanto de la Eŭropa Komisiono estas unu el la ĉefaj funkcioj ene de la Eŭropa Unio.

Prezidanto de la Eŭropa Komisiono
Ursula von der Leyen
Ursula von der Leyen
pozicio
prezidanto
Komenco 1-a de januaro 1958 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Prezidanto de la Komisiono reprezentas la Union eksterlande, kvankam ĝi kunhavas ĉi tiun prerogativon kun la Prezidanto de la Eŭropa Konsilio kaj la Alta Reprezentanto (kiu sidas en la Komisiono). Tamen la prezidanto, malkiel normala registarestro, ne starigas eksteran politikon, ne komandas trupojn aŭ pagigas impostojn, ĉar ĉi tiuj agoj estas ĉefe ekster la prerogativoj de la Unio.

La funkcio kreiĝis en 1957. Komence primus inter pares, la funkcio pli peziĝis ĉefe sub la prezidanteco de Jacques Delors (1985-1995). La Prezidanto de la Komisiono estas elektita por kvinjara mandato de la Eŭropa Parlamento laŭ propono (per kvalifikita plimulto) de la Eŭropa Konsilio, kiu konsideras la rezulton de la parlamentaj elektoj kaj faras la taŭgajn antaŭajn konsultojn. La membroj de la Komisiono mem estas tiam proponitaj de la Konsilio de Eŭropa Unio interkonsente kun la elektita Prezidanto de la Komisiono[1]. La Kolegio de Komisionanoj, la Alta Reprezentanto kaj la Prezidanto de la Komisiono estas denove submetataj al aprobo - kiel kolegio - al la Eŭropa Parlamento[2]. Tiel konstituita kaj elektita, ĉi tiu kolegio poste kolektive respondecas antaŭ la Parlamento, kiu povas cenzuri ĝin.

Venkinte la voĉdonon de eŭropaj deputitoj la 16-an de julio 2019, la germana Ursula von der Leyen okupas ĉi tiun postenon ekde la 1-a de decembro 2019[3].

Referencoj redakti