Pri Mikŝo (ĉeĥe O Mikešovi) estas ĉeĥoslovaka animea televidserio el la jaro 1970, kies unua serio estis elsendita enkadre de Večerníček unuafoje en julio de 1977. Sekve estis filmita dua serio, tiu estis elsendita enkadre de Večerníček unuafoje en la jaro 1981.

Pri Mikŝo
Večerníček
Ankaŭ konata kiel O Mikešovi
Origina lando  Ĉeĥoslovakio
Ĝenro animeaj fabeloj
Verkita de Josef Lada
Reĝisoro Josef Kluge
Prezentita de ČT1
ČT2
ČT: D
Rakontita de Karel Höger
Komenca muziko Miloš Vacek
Lingvo(j) ĉeĥa lingvo
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 26
Produktado
Kameraisto(j) Vladimír Malík
Elsendo
vdr

Artlaboro de la serio estis Virkato Mikŝo, libro de Josef Lada el la jaroj 1934 ĝis 1936. Scenarion preparis Josef Brukner, bildojn laŭ modeloj de Josef Lada pentris Josef Kluge, kiu samtempe dediĉis sin ankaŭ al reĝisorado. Muzikon verkis Miloš Vacek. Kameraisto de la serio estis Vladimír Malík. La okazintaĵojn paroligis Karel Höger. Estis filmitaj sume 26 epizodoj, en longeco inter ĉirkaŭ 6 ĝis 8 minutoj.

Pluaj kreintoj redakti

  • Animado: Břetislav Dvořák, Jaroslav Zahradník
  • Kunlaboris: Alena Ladová, Jan Vrána, V. Šafránek, I. Vít, M. Kuchař, E. Přeček
  • Pentris: Josef Kluge
  • Ĉefateliero: J. Pořický

Enkonduko en la okazintaĵojn redakti

Heroo de la serio estas virkato Mikŝo, tio ne estas ordinara virkato, tio estas virkato, kiu scias iradi sur du piedoj, ĝi havas proprajn ŝuojn kaj eĉ ĝi scias paroli...

Listo de partoj redakti

La 1-a vico redakti

  1. Mikŝo lernas paroli
  2. Mikŝo sur piroj
  3. Mikŝo estas sorĉanta
  4. Mikŝo rakontas fabelon
  5. Mikŝo en amuzparko
  6. Kiel Mikŝo savis Bobeŝon
  7. Mikŝo perdiĝis
  8. Mikŝo timigas
  9. Mikŝo ĉe cirko
  10. Avinjo rakontas fabelon
  11. Naciĉjo estas aĉetanta
  12. Mikŝo estas hejme
  13. Fabelo pri krankoturnisto

La 2-a vico redakti

  1. Pri detektivo Sultano
  2. Pri sorĉbastono de Mikŝo
  3. Aventuro de sorĉbastono
  4. Mikŝo heroo
  5. Fabelo pri virkapro Kokeŝo
  6. Surprizo en Hrusice
  7. Kiel Herodeso resaniĝis
  8. Mistera virkateto
  9. Ekskurso ĝis Hrusice
  10. Kion rakontis onklo Malinovský
  11. Zorgoj pri avinjo
  12. Sonĝo de Lyšaj
  13. Joĉjo de ŝuisto estas pentristo

Eksteraj ligiloj redakti