Ĝenerale, naturaprimara energio nomiĝas energio, kiam ĝi troviĝas en natura stato. La akvo en baraĵlago estas fonto de primara energio, same kiel uranio (pro ĝia nuklea energio), fosiliaj fontoj terkarbo, nafto, tergaso, kaj preterteraj kiel suno kaj vento. Primara energio povas esti aŭ renovigebla aŭ ne. Por iĝi utiligebla, ĝi devas esti transformata kaj/aŭ transportata.

Energifluskemo por Germanio en 2010

La energio, kiu atingas la uzanton en utiligebla formo estas nomata fina energio.

La koncepto de primara energio estas utiligata en energio-statistikoj en la kompilo de energibilancoj, same kiel en la kampo de energetiko.

La fluskemo de la figuro montras, por kio la primara energio estas utiligata, ekzemple en Germanio [1]. La valoroj estas similaj ankaŭ por aliaj industriaj landoj. Oni vidas sur la skemo, ke dum transformo de primara energio al fina energio okazas multe da perdoj.

Referencoj redakti