Primavera (pentraĵo)

pentraĵo de Sandro Botticelli


Primavera (esperante Printempo) estas tempera panelpentraĵo far la itala Renesanca pentristo Sandro Botticelli, proksimume je la jaroj 1470-1480. Ĝi estis priskribita kiel unu el la plej pridiskutitaj kaj polemikaj pentraĵoj el la tuta historio, kaj ankaŭ kiel unu el la plej famaj pentraĵoj el la Okcidenta arto[1]. Centre de la pentraĵo sub Kupido staras Venuso apud kiu dancas la tri Gracioj.

Primavera
Primavera
Sandro Botticelli, 1470-1480
Tempera panelpentraĵo
202 × 314 cm
Uffizi (Florenco)
vdr

La pentraĵo portretas aron de personaĵoj el la klasika mitologio ene de ĝardeno, sed nenia historio estis trovita en kiu ĉi tiuj specifaj mitologiuloj troviĝu ĉiuj kune. Plejmulto el la kritikoj konsentas, ke la pentraĵo temas pri alegorio baziĝita je la burĝono el Printempo, kvankam multaj homoj apudmetas la influon el la Renesanca Novplatonismo, kiu mirigis la tiamajn intelektulajn cirklojn el Florenco. La artaĵo estis priskribita unue kiel Primavera fare de la arta historiisto Giorgio Vasari.

Referencoj redakti