Primus inter pares

Primus inter pares[1] (en antikva greka: Πρῶτος μεταξὺ ἴσων, prōtos metaxỳ ísōn) estas latinlingva esprimo kiu signifas ion kia la unua inter egaluloj. Ĝi estas tipe uzata kiel honora titolo por tiuj kiuj estas formale egalaj al aliaj membroj de sia grupo sed ricevas interkonsentitan neoficialan respekton, tradicie pro antikveco en la posteno.[2] Historie, la princeps senatus de la Romia senato estis tia figuro kaj dekomence portis nur la distingon ke li rajtis paroli la unua dum la debato. Ankaŭ, Konstantino la Granda ricevis la rolon de primus inter pares. Tamen, la termino estas ankaŭ ofte uzata ironie aŭ mem-pejorative fare de estroj kun multe pli alta statuso kiel formo de respekto, kamaradeco, aŭ propagando. Post la falo de la Respubliko, Romiaj imperiestroj dekomence referencis sin mem nur kiel princeps spite havi povon sur la vivo kaj morto de siaj "samcivitanoj".

En la epoko de la feŭdismo en la Mezepoko, foje oni uzis tiun esprimon primus inter pares por aludi al plej alta nobelulo (teorie reĝo) al kiuj aliaj montris omaĝon sed kiu ne havis realan povon sur la teritorioj de la aliaj egaluloj.

Variaj modernaj figuroj kiaj la Prezidanto de la usona centra banko, la ĉefministro de parlamentaj reĝimoj, la Federacia Prezidento de Svisio, la Prezidanto de la Supera Kortumo de Usono, kaj la Patriarko de la Ortodoksa Kristana Eklezio kongruas kun ambaŭ sencoj: porti pli altan statuson kaj variajn aldonajn povojn dum oni restas ankoraŭ simple egala al siaj egaluloj en gravaj aferoj.

Notoj redakti

  1. Gramatike, la esprimo referencas al unusola maskla figuro. Ino estus prima inter pares kaj la pluraloj de ambaŭ formoj estus primi inter pares kaj primæ inter pares en la nominativo kaj primos inter pares kaj primas inter pares en la akuzativo. Ĉiuj tiuj formoj estas tre raraj en plej da lingvoj, tamen.
  2. Hutchinson Encyclopedia. "Primus inter pares" . 2007. Hosted at Tiscali. Arkivita la 29an de Novembro, 2005, ĉe Wayback Machine. [1] Alirita la 6an de Majo 2018.