Principeo

insulo en la lando Sao-Tomeo kaj Principeo

Principeo[1] estas la plej malgranda kaj norda el la ĉefaj insuloj de la lando Santomeo kaj Principeo ĉe la okcidenta marbordo de Afriko en la Golfo de Gvineo.[2] Ĝi havas areon de 142 km² (inklude ĉebordajn insuletojn) kaj 7324 loĝantojn en la popolnombrado de 2012;[3] la lasta oficiala kalkulo (en Majo 2018) estis 8 420.[4] La insulo estas tre eroziita vulkano de antaŭ tri milionoj da jaroj, ĉirkaŭita de pli malgrandaj insuloj kiel Ilheu Bom Bom, Ilhéu Caroço, Tinhosa Grande kaj Tinhosa Pequena. Parto de la insularo de la Kameruna Linio, Principeo elstaras sude ĝis 947 metroj en la montopinto Pico do Príncipe.[5] La insulo estas la ĉefa konstituanto de la Aŭtonoma Regiono Principeo, establita en 1995, kaj la koincida distrikto Pagué. La insula ĉefurbo estas Santo António.

Principeo
Palacio do Governo Regional en Santo António
Palacio do Governo Regional en Santo António
insulo
Akvejo Golfo de Gvineo
Geografia situo 1° 37′ N, 7° 24′ O (mapo)1.61972222222227.3988888888889928Koordinatoj: 1° 37′ N, 7° 24′ O (mapo) f1
Principeo (Santomeo kaj Principeo)
Principeo (Santomeo kaj Principeo)
DEC
Principeo
Principeo

Map

Longo 19,3 kmf2
Larĝo 10,6 kmf3
Areo 136 km² f4
Plej alta loko Pico do Príncipe
928 mf5
Loĝantaro 7 344 (2012)
54 loĝ./km²
Ĉefa loko Santo António
vdr

Pro la izoleco de la insulo estas multaj naturaj endemioj kaj endanĝeritaj specioj, kiel Principea lamprotorno kaj la Principea serino.

Portugala estas la oficiala kaj ĉefa lingvo de la insulo. Ankaŭ oni parolas portugalajn kreolojn: Principense aŭ Lunguyê kaj, en iu mezuro oni parolas ankaŭ Forron.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Signife princo.
  2. "Satellite View and Map of São Tomé and Príncipe" Nations Online. Alirita en 2014-9-26.
  3. Projecção a nível distrital 2012 - 2020 Arkivigite je 2020-03-22 per la retarkivo Wayback Machine, Instituto Nacional de Estatística
  4. Instituto Nacional de Estatística.
  5. Sailing Directions (Enroute), Pub. 123: Southwest Coast of Africa (PDF). Arkivigite je 2018-12-28 per la retarkivo Wayback Machine Sailing Directions. United States National Geospatial-Intelligence Agency. 2017. p. 74.