Princo de Asturio (R11)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Princo de Asturio.

La Príncipe de Asturias (R-11) (Princo de Asturio (R11)), dekomence nomita Almirante Carrero Blanco (Admiralo Carrero Blanco), estas aviadilŝipo por aviadiloj de vertikalaj ekflugo kaj surterigo de la Aer-Armeo de Hispanio, komplementata per dua ŝipo similkapabla kiam eniris al servo la ŝipo Juan Carlos I (L-61) la 30-a de septembro de 2010, kiu povus agadi kiel alternativa bazo kiam la R-11 ne estus disponebla. La R-11 estas la aktuala Admiralŝipo de la Hispana Mar-Armeo, kaj kun ties fregatoj de skorto, formas la Grupon de Projekto de la Floto. Ĝi estas la tria aviadilŝipo en la historio de la Hispana Mar-Armeo, post la du nomitaj Dédalo, nome la aviadilŝipo (eks"USS Cabot (CVL-28)"") kaj la samnoma kiu tiom aktive partoprenis en la Elŝipiĝo de Alhucemo de 1925.

Princo de Asturio (R11)