Printempo (slava mitologio)

diino de la slava mitologio
Tiu ĉi artikolo temas pri Printempo en slava mitologio. Pri la sezono vidu la tekston printempo.

En slava folkloro kaj etnografio Printempo (ruse Весна) estas la diino de tiu ĉi sezono. Oni alvokas ŝin en ritaj kantoj kaj eĉ oferas:

Vesna-Krasna (Printempo bela) de rusa pentristo V. M. Vasnecov

"En Demjanskij distrikto de Novgoroda provinco en la tago de Kvardek martiroj virinoj eliris ekster vilaĝo kun pano, kliniĝis ĝis la tero kaj diris "Jen sekalpaneto al vi, panjo-printempo" (...) Preskaŭ tiel oni faris en la komenco de la jarcento en Penza gubernio: en la unua de marto, en la tago de Kvardek martiroj kaj en Anunciacio iomaj virinoj dum sunsubiro sternis siajn unuajn teksitajn tolojn sur la lokoj, kie neĝo degelis, metis pirogojn sur la toloj kaj diris "Jen al vi, panjo-printempo!". La donacoj de la vilaĝaninoj restis tie dum la tuta nokto.(...)"[1]

Referencoj redakti

  1. ruse Агапкина Т. А. Этнографические связи календарных песен. Встреча весны в обрядах и фольклоре восточных славян. — М.: Издательство «Индрик», 2000. Стр. 59.

Vidu ankaŭ redakti