Pripegalo (latine Pripegala) estas dio de baltaj slavoj (elboslavoj). Mathieu-Colas pensas, ke ĉi tiu dio estas simila al la greka dio Priapo.[1] Opinio ekzistas, ke tio estas difekto de la nomo, farita de ĉefepiskopo de Magdeburgo, kaj korekta versio estas "Prepeluga", alia nomo de Perperuna Dodola. [2]

Mencioj redakti

  • Pripegalo estas menciita en la letero de Adelgoto, ĉefepiskopo de Magdeburgo (en 1108 post Kristo).

Latine:

"Phanatici autem illorum quotiens commessationibus vacare libet, ferus in dictis capita vult noster Pripegala, huius modi fieri oportet sacrificia. Pripegala, ut aiunt, Priapus est et Beelphegor impudicus. Tune decollatis ante prophanationis sue aras Christianis crateres tenent humano sanguine plenas et horrendis vocibus ululantes, agamus inquiunt, diem leticie, victus est Christus, vicit Pripegala victoriosissimus".[3]

Esperante:

"Iliaj [slavaj] fanatikuloj faru tiaj oferadojn, kiam festenas, dirante en sovaĝeco: "Nia Pripegalo deziras kapojn". Pripegalo, kiel oni diras, estas Priapo kaj Belfegoro senhonta. Fortranĉante kapojn sur siaj profanaj altaroj, ili tenas kristanajn kalikojn, plenajn je homa sango, kaj hurlas per teruraj voĉoj: "Ni atingis la tagon de ĝojo, Kristo estas venkita, venkis Pripegalo la plej venkinta!"" (tradukita en la Esperanta lingvon el la rusa traduko de la libro de D. Dudko "Patrino Lado").[4]

V. V. Ivanov kaj V. N. Toporov notas, ke ĉiu ti letero elvokis dubojn ĉe iomaj sciencistoj pri ĝia aŭtenteco aŭ pri kredindeco de la faktoj en ĝi.[5]

Referencoj redakti

  1. france Mathieu-Colas, Michel (2017). "Dieux slaves et baltes" (PDF). Dictionnaire des noms des divinités. France: Archive ouverte des Sciences de l'Homme et de la Société, Centre national de la recherche scientifique. Archived from the original (PDF) on 4 August 2017. Retrieved 24 May 2017.
  2. angle Rudy, Stephen (1985). Contributions to Comparative Mythology: Studies in Linguistics and Philology, 1972–1982. Walter de Gruyter. ISBN 9783110855463. Page 24.
  3. ruse Иванов В. В., Топоров В. Н. Славянские языковые моделирующие семиотические системы. М.: Наука, 1965. Стр. 41.
  4. ruse Дудко Д. Матерь Лада. Божественное родословие славян. Языческий пантеон. М.: Эксмо, 2004.
  5. ruse Иванов В. В., Топоров В. Н. Славянские языковые моделирующие семиотические системы. М.: Наука, 1965. Стр. 41.

Vidu ankaŭ redakti