Priscilla Hannah Peckover

angla esperantistino, kvakerino kaj pacifisto

Priscilla Hannah PECKOVER [prisila hana pekover] (naskiĝis la 27-an de oktobro 1833 en Wisbech, Kambriĝŝiro; mortis la 8-an de septembro 1931 samloke) estis angla esperantistino.

Priscilla Hannah Peckover
Persona informo
Naskiĝo 27-an de oktobro 1833 (1833-10-27)
en Wisbech
Morto 8-an de septembro 1931 (1931-09-08) (97-jaraĝa)
en Wisbech
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Familio
Patro Algernon Peckover
Patrino Priscilla Alexander
Frat(in)o Algerina Peckover
Okupo
Okupo pacaktivisto • esperantisto
vdr

Ŝi estis kvakerino kaj pacifisto. Ŝi fondis lokan pacifisman asocion kaj ĝismorte subtenis multajn bonfarajn movadojn. Krome ŝi tradukis danan pacifisman literaturon al la angla.

Ŝi esperantistiĝis en 1906. Grandparte al la financa helpo de ŝi kaj ŝia fratino Algerina oni ŝuldas la eldonon de la Biblio en Esperanto kaj de diversaj Bibliaj kaj aliaj Esperantaj eldonaĵoj.

Ambaŭ fratinoj financis ankaŭ la tradukon de la famo romano »Die Waffen nieder!« de la aŭstra baronino Bertha von Suttner, kiu estis fintradukita sub la titolo »For la batalilojn« de Armand Caumont el Lozano en marto 1914. En la antaŭparolo citas Georg Arnhold telegramon de Bertha von Suttner al la Esperanto-Societo en Dresden, kie ŝi skribis la faman frazon "Esperanto kaj Pacifismo estas gekuzoj".

Priscilla Hannah Peckover estas inter la 83 famaj pacifistoj, kiujn mencias Alfred Hermann Fried en sia "Handbuch der Friedensbewegung" (Manlibro de la pacmovado).

Verkoj redakti

  • La Leĝo kaj la profetoj. Trad. A. Cunningham. Eld. la aŭtoro, Wisbech, 1914.