Pritvi-raĝo Ĉaŭhan

(Alidirektita el Prithviraj Ĉaŭhan)

Pritvi-raĝo la 3-a (IAST: Pṛthvī-rāja; reganto ĉ. 1178–1192), ankaŭ nomata en popolaj legendoj Pritvi-raĝo Ĉaŭhanraĝo Pitora, en angla literumo Prithviraj CauhanRai Pithora, estis reĝo de Hindio el la Ĉahamana (Ĉaŭhana) dinastio. Li regis en Sapadalakŝa, nome tradicia Ĉahamana teritorio, en nuntempa nordokcidenta Barato. Li kontrolis multon de nuntempaj Raĝastano, Harjano, kaj Delhio; kaj kelkajn partojn de Madja Pradeŝo kaj Utar Pradeŝo. Lia ĉefurbo estis en Ajayameru (nuntempa Aĝmer), kvankam la mezepokaj popolaj legendoj priskribas lin kiel la reĝo de la hindia politika centro Delhio por prezenti lin kiel reprezentanto de la antaŭ-islama hindia povo.

Pritvi-raĝo Ĉaŭhan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1158 (1158-11-30)
en Aĝmer
Morto 1-an de januaro 1192 (1192-01-01) (33-jaraĝa)
en Gazni
Familio
Patro Someshvara
Infano Govindaraja IV
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Frue en sia kariero, Pritvi-raĝo atingis militajn sukcesojn kontraŭ kelkajn najbarajn Hinduismaj regnoj, ĉefe kontraŭ la ĉandela reĝo Paramardi. Li ankaŭ forpelis la dekomencajn invadojn fare de Muhammad Guri, reganto de la islama Gurida dinastio. Tamen, en la jaro 1192, la Guridoj venkis super Pritvi-raĝo en la dua batalo de Tarain. Lia malvenko en Tarain estas konsiderita kiel mejloŝtona okazaĵo en la islama konkero de Hindio, kaj estis priskribita en kelkaj duonlegendaj rakontoj. La plej populara el tiuj rakontoj estis "Raso de Pritvi-raĝo", kiu prezentas lin kiel "raĝputo", kvankam la identeco de raĝputoj ankoraŭ ne ekzistis dum lia epoko.

Bibliografio redakti

  • Cynthia Talbot (2015). The Last Hindu Emperor: Prithviraj Cauhan and the Indian Past, 1200–2000, eldonejo Cambridge University Press, ISBN 9781107118560.
  • Dasharatha Sharma (1959). Early Chauhān Dynasties. S. Chand / Motilal Banarsidass. ISBN 9780842606189.
  • Konstantin S Nossov (2012). Indian Castles 1206–1526: The Rise and Fall of the Delhi Sultanate, eldonejo Bloomsbury, ISBN 9781849080507.
  • R. B. Singh (1964). History of the Chāhamānas. N. Kishore. OCLC 11038728.
  • R. V. Somani (1976). History of Mewar, from Earliest Times to 1751 A.D. Mateshwari. OCLC 2929852.
  • Satish Chandra (2006). Medieval India: From Sultanat to the Mughals (1206–1526). 1. Har-Anand Publications. (ĉiuj ses angle)