Prizrak brodit po Evrope

Prizrak brodit po Evrope (ruse Призрак бродит по Европе) filmita en la jaro 1923 estas horora muta filmo de reĝisoro Vladimir Gardin.[1][2] Ĝi estis bazita sur la novelo de Edgar Allan Poe de 1842 nome The Masque of the Red Death, kvankam la filmo ne ĝuste sekvas tiun rakonton. La filmo montras masakron sur la Odesa ŝtuparo kiu eble utilis kiel inspiro por la pli fama sceno en la filmo de Sergej Eisenstein nome Kirasŝipo Potjomkin.

Prizrak brodit po Evrope
filmo
Originala titolo Призрак бродит по Европе
Originala lingvo rusa lingvo • sen valoro
Kina aperdato 1923
Ĝenro muta filmo, spekulativa filmo
Reĝisoro(j) Vladimir Gardin
Rolantoj Zoya Barantsevich
Produktinta firmao Dovĵenko-kinostudio
IMDb
vdr

La fiera gvidanto de nenomita eŭropa nacio renkontas junan paŝtistinon promenante ekstere. Li enamiĝas al ŝi, sed Sorto antaŭordigis ke li devas suferi pro la maniero kiel li sklavigis kaj mistraktis sian popolon. La patro de la knabino montriĝas por esti la gvidanto de grupo de revoluciuloj kiuj serĉas faligi la despoton. La intrigo tute ne sekvas la novelon de Edgar Allan Poe.

Referencoj redakti