La sankta Proĥoro - latine Prochorus - estis unu el la unuaj sep diakonoj de la kristanismo, tutekzakte de la historie unua kristana komunumo, kunvenanta en Jerusalemo.

Sankta
Proĥoro
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 100 (0100-01-01)
en Jerusalemo
Morto 1-an de januaro 100 (0100-01-01) (0-jaraĝa)
en Antioĥio
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo diakono vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la sanktuloj Johano kaj Proĥoro

Lia nomo venas el la greka lingvo kaj signifas "antaŭdancisto".

Laŭ la kristana tradicio Proĥoro havis helenisman devenon. La Sankta Petro laŭtradicie poste nomumis lin episkopo de la antikva urbo Nikomedia en Bitinio, greke Νικομήδεια, Nikomēdeia, la nuntempa urbo İzmit en nordokcidenta Turkio. Intertempe li laŭtradicie laboris kiel sekretario de la apostolo Johano, kiun la kristana tradicio (ne sendiskute) identigas kun la samnoma evangeliisto.

Post sia reveno al Nikomedia Proĥoro laŭdire mortis kiel martiro. Lia memortago en la katolika eklezio kaj en la ortodoksismaj eklezioj estas la 28-a de junio.

Fono redakti

La sesa ĉapitro de la Agoj de la Apostoloj (vidu sube) rakontas pri malkonsento, kiu ekestis en la eklezio de Jerusalemo ĉirkaŭ du jarojn post la Ĉieleniro de Kristo. La "helenistoj", do judaj kristanoj influitaj de la greka kulturo, de la komunumo estis riproĉintaj la "hebreojn", do judajn kristanojn, kiuj uzis la hebrean biblion, ke iliaj vidvinoj estas ne sufiĉe atentataj en la ĉiutaga komunuma servado. Tio instigis la apostolojn, enoficigi por tiu tasko sep virojn, kiujn la kunveno elektis. Ili estis: Stefano, Filipo, Proĥoro, Nikanoro, Timono, Parmenaso [foje ankaŭ esperantigata simple Parmeno] kaj Nikolao (Ago 6,1-6). Tiujn virojn kaj iliajn posteulojn la komunumo nomis "diakonoj", post kiam la sankta Paŭlo en siaj leteroj por ili uzis tiun nomon.

Citaĵo: Agoj de la Apostoloj 6 1-6 redakti

 
 1Kaj en tiuj tagoj, kiam la nombro de la disĉiploj multiĝis, fariĝis murmurado de la grekaj judoj kontraŭ la hebreaj pro tio, ke iliaj vidvinoj estas preterlasataj en la ĉiutaga servado. 2Kaj la dek du, alvoniknte la amason de la disĉiploj, diri: Ne estas dezirinde, ke ni forlasu la vorton de Dio, por servi ĉe tabloj. 3Tial elserĉu, fratoj, el inter vi sep homojn, kiujn ni difinos por tiu afero. 4Sed ni persistos en preĝado kaj la servado de la Vorto. 1Kaj tiu diro plaĉis al la tuta amaso; kaj ili selektis Stefanon, viron plenan je fido kaj de la sankta spirito, kaj Filipon kaj Proĥoron kaj Nikanoron kaj Timonon kaj Parmenason, kaj Nikolaon, prozeliton el Antioĥio.6Tiujn ili starigis antaŭ la apostoloj; kaj tiuj, preĝinte, metis sur ilin la manojn.[1] 

Noto redakti