Proceso kontraŭ Jesuo

La proceso kontraŭ Jesuo estas evento priskribita en la kvar kanonaj evangelioj: Evangelio laŭ Mateo (26, 57-27, 26), Evangelio laŭ Marko (14, 53-15, 15), Evangelio laŭ Luko (22, 54-23, 25), Evangelio laŭ Johano (18, 12-19, 16).

Mihály Munkácsy, Jesuo antaŭ Pilato, 1881.

Post la celebro de la Lasta Vespermanĝo kune kun siaj apostoloj, Jesuo estis arestita en la ĝardeno de Getsemano, apenaŭ ekster Jerusalemo, kun la kompliceco de Judaso Iskarioto. Sekve li estis pridemandita de la diversaj tiamaj politikaj kaj religiaj aŭtoritatoj: Anas kaj Kajafas, Sinedrio, Pilato, Herodo Antipa. La demandoj flanke de la hebreaj aŭtoritatoj establis lian kulpon pri blasfemo pro la fakto ke li sin egaligis al Dio. La mortokondamno estis konfirmita de Pilato pro la krimo de majestatenco, ĉar li sin proklamis "reĝo de judoj". La ekzekucion oni okazigis per Krucumo.

Evangelia sinoktiko redakti

La kvar evangelioj rolas kiel la unikaj historiaj fontoj rekonataj de la Eklezio rilate la eventojn de la proceso kontraŭ Jesuo. Oni notas inter la evangelioj substancan akordon en la rakontitaj eventoj sed ankaŭ rimarkindajn malsamecojn, aparte en:

Sinoptiko de la eventoj de la proceso[1]
Mateo Marko Luko Johano
Lasta Vespermanĝo kaj Aresto
- - - Kondukita antaŭ la (eksa) ĉefsacerdoto Anas bopatro de Kajafas (Jo 18, 12-13), pridemandado(Jo 18, 19-23}})
Kondukita al la palaco de Kajafas, pridemandaro antaŭ skribistoj (fariseoj), pliaĝuloj (nome la "tuta Sinedrio"), Jesuo sin egaligas al Dio, mortokondamno pro blasfemo, mistraktaĵoj (Mateo 26, 57-68}}) Kondukita antaŭ la ĉefsacerdoto (Kajafas), pridemandaro antaŭ skribistoj (fariseoj) kaj pliaĝuloj (nome la tuta Sinedrio, Jesuo sin egaligas al Dio, mortokondamno pro blasfemo, mistraktaĵoj (Marko 14,5 3-65}}) Komdukita al la domo de la ĉefsacerdoto (Kajafas) (Luko 22, 54-55), mistraktaĵoj (Lk 22, 63-65) Anas (eksa ĉefsacerdoto lin sendas al Kajafas (Jo 18, 24)
Triopa forneo de apostolo Petro (Mt 26, 69-75) Triopa forneo de apostolo Petro (Mk 14 ,66-71) Triopa forneo de apostolo Petro (Lk 22, 55-62) Triopa forneo de apostolo Petro (Jo 18, 17;18, 25- 27)
Ĉematene, konsilio de grandaj sacerdotoj, pliaĝuloj, popolo (Mt 27, 1) Ĉematene, konsilio de grandaj sacerdotoj, pliaĝuloj, skribistoj (fariseoj), nome la tuta Sinedrio) (Mk 15, 1) Ĉematene, konsilio de pliaĝuloj, grandaj sacerdotoj, skribistoj (Fariseoj) kaj oni lin kondukas ĉe ilian sinedrion (Ĉu ĉe la templo?), pridemandaro, Jesuo sin deklaras Difilo, mortokondamno (Lk 22, 66-71) -
Kondukita antaŭ Pilato (Mt 27,1-2) Kondukita antaŭ Pilato (Mk 15, 1) Kondukita antaŭ Pilato (Lk 23, 1) Ĉematene kondukits antaŭ Pilato en la Pretorio (Jo|18, 28)
Morto de Judaso Iskarioto (Mt 27, 3-10) - - -
Pridemandaro de Pilato, Jesuo Reĝo de judoj (Mt 27,11-14) Pridemandaro de Pilato, Jesuo Reĝo de Judoj (Mk 15, 2-5) Pridemandaro de Pilato, Jesuo Reĝo de Judoj, Pilato lin juĝas senkulpa (LK 23, 2-5) pridemandaro de Pilato private, Jesuo Reĝo de Judoj, Pilato lin juĝas senkulpa (Jo 18, 28-38)
- - Pilato lin sendas al Herodo, mistraktaĵoj de Pilato kaj liaj soldatoj, resendo al Pilato (Lk 23, 6-12) -
Interveno de la edzino de Poncio Pilato, liberigo de Barabas, la popolo krias “krucumu”, Pilaro lin trovas senkulpa kaj sin lavas la manojn, skurĝado (Mt 27, 15-26) Liberigo de Barabas, la popolo il pretendas la krucumon, Pilato lin trovas snekulpa, skurĝado(Mk 15, 6-15) Pilato lin trovas senkulpa, anoncas ke mem volas lin severe puni (skurĝado), Pilato reasertas lian senkulpecon, liberigo de Barabas(Lk 23, 13-25) Liberigo de Barabas, skurĝado(Jo 18, 39-19,1)
Mistraktajoj kaj dornokrono iniciate de la romia kohorto en la korto de ls pretorio(Mt 27, 27-31) Mistraktaĵoj kaj dornokronado flanke de la romia kohorto en la korto-pretprio(Mk 15, 16-20) - Mistraktaĵoj kaj dornokrono flanke de la romiaj soldatoj (Jo 19 ,2-3)
- - - Jen homo, plua privata interparolo Pilato-Jesuo, sacerdotoj kaj popolo postulas la krucumon, sesa horo (tagmezo]] (Jo 19, 4-15)
Ascendo al la Kalvario kaj Krucumo

Kronologio redakti

En la raporto de la evangeloj kuŝas konsento pri la semajna tago de la morto de Jesuo, vendredo. La konsento mankas rilate la jaran tagon: dum la sinoptikaj evangelioj sugestas (nerekte) ke ĝi estas la 15-a de nisano (hebrea pasko), la Evangelio laŭ Johano eksplicite diras ke temis pri la 14-a de Nisano (antaŭtago de la hebrea pasko. Antaŭ la kronologia sinoptika johana malkongruo hipotezeblas tri kazoj:

  • Estas korekta la sinoptika kronologio. La lasta vespermanĝo estis la paska vespermanĝo okazinta tiujare la ĵaŭdan vesperon dum la postan tagon, nome la hebrea pasko (la 15–a de nisano) , mortis Jesuo. La diversaj fazoj de la proceso disvolviĝis en la spaco de iom pli ol duontago, inter la la ĵaŭda vespero de la 26-a de aprilo kaj la posttagmezo de vendredo 27-a de aprilo de la 31 p.K. Eraras, do, Johano indikante la 14-an de nisano: eble li celas simbolan intencon: koincidigi la morton de Jesuo kun la ofero, en la templo, de la ŝafidoj.
  • Ĝustas la johana kronologio.[2] La lasta vespermanĝo ne estis la hebrea paska vespermanĝo kaj Jesuo mortis la postan tagon, nome la 14-an de nisano, antaŭtago de la pasko. Ankaŭ en tiu kazo la diversaj fazoj de la proceso disvolviĝis en iom pli ol duontago, inter la vespero de la 6-a de aprilo kaj la posttagmezo de vendredo 7-a de la 30 p.K. (aŭ, malpli probable, inter la 2-a kaj 3-a de aprilo de 3)3.

La sinoptika identigo de la vespermanĝo kun la hebrea rito estas sinsekva redakta ellavoraĵo de la evangeliistoj kiu ne respegulas la realan historian disvolviĝon de la eventoj.

  • Korektas jen la sinoptika identigo “lasta vespermanĝo-hebrea pasko,” jen en la johana informo pri la morto en la antaŭtago de la Pasko. Jesuo sekvis por la vespermanĝo malsaman kalendaron ol tiun hebrean oficialan (ĉu Esena? Farisea? Persona elekto?), ĝin celebrante antaŭ la oficiala hebrea pasko (ĉu en la marda vespero?), kaj li mortis kelkan tagon pliposte, la 14-an de nisano, antaŭtago de la pasko.

Motivoj redakti

 
Mihály Munkácsy, Kristo antaŭ Pilato (apartaĵo), 1881.

Ĝenerale, laŭ la kristanaj historiistoj kaj la Eklezio, la motivoj kiuj puŝis la hebreajn aŭtoritatojn dekreti la morton de Jesuo estis pluraj:

  • dum la predikado de Jesuo stariĝas konstanta atako kontraŭ la fariseoj [3] kiuj reprezentis la religiajn aŭtoritatojn ligitajn al la sinagogoj vastiĝintaj precipe en periferiaj teritorioj foraj el la [[Templo de Jerusalemo], Jesuo aperte kaj publike kritikis la eksterismon kaj formalismon, akuzante la sacerdotaron pri hipokriteco, [4] ilin difinante "blinduloj kaj gvidoj de blinduloj" (Mt 15, 14), "Serpentoj, vipuridoj! (Mt 23,33) lanĉante sur ilin la faman insultan epiteton de " Serpentoj, vipuridoj!" (Mt 23, 27).
  • ankaŭ la sadukeoj, nome la sacerdota kaj aristokrata klaso kiu mastrumis la kulton kaj la ekonomiajn aferojn de la templo, estis objekto de la kritikoj de Jesuo kiu ilin komunigis al la fariseoj (Mt 16, 6; 22 29). La kulmino de tiu kolizio estis la epizodo de la tieldirita purigado de la templo.
  • Jesuo kelkfoje rompis la precepton de la sabata ripozo (Mt 12, 11-12, 13; 12, 11-13; Jo 5, 9;9, 14-16). Tiu akuzo, tamen, ne aperas eksplicite en la evangeliaj raportoj pri la proceso.
  • dum la pridemandara fazo ĉe Pilato aperas motivo de psikologia naturo: la hebreaj aŭtoritatoj enviis Jesuon (Mt27, 18; Mk 15, 10).
  • la Evangelio laŭ Johano raportas pri kromaj elementoj (Jo 11, 47-48}}): la movado origininta el Jesuo povintus kaŭzi la renverson de la delikata ekvilibro regulanta la rilatojn inter la romiaj okupantoj kaj la hebrea popolo, nome inter la sadukea klaso kaj la popolo.
  • krom sin proklami Mesio, evento punenda per la morto, en diversaj evangeliaj lokoj Jesuo sin metas je nivelo de Dio (Mt 11, 27;Jo 5, 17; 8, 19; 10, 30; 15, 23, kaj precipe en (Mt 26, 64; Mk 14,62; Lk 22, 69): estas tiu la formala motivo kiu permesas al la Sinedrio dekretis la morton pro blasfemo.

Laŭ la evangelioj la religiaj aŭtoritatoj jam dekretis la eliminon de Jesuo malmultajn tagojn antaŭ lia morto, kaj laŭ Johano, aparte kiel sekvon de la resurekto de Lazaro (Mt 26, 1-5; Mk 14, 1-2; Lk 22, 1-2; Jo 11, 45-53). Tamen, jam antaŭe estas menciitaj provoj lin elimini (Mk 3, 6; Mt1 2, 14; Jo 7, 30; 7, 44; 10,3 9}}).

Protagonistoj redakti

  • "Ĉefsacerdotoj" Anas kaj Kajafas. La evangelioj uzas foje la genetikan pluralon allasante la impreson ke agadis du ĉefsacerdotoj. Reale en la klasika judismo agadis nur unu ĉefsacerdoto, kun jara ŝargo eventuale ripetebla, kaj epoke de la proceso de Jesuo ĉefsacerdoto estis Kajafas (tia de la 18 ĝis 36) kaj ĉefsacerdoto Anas estis la eksa ĉefsacerdoto (de 6 ĝi 15), bofilo de Kajafas, kaj kvankam en tiu oficiala ŝarĝo li forte influis, politike kaj religie, ĉar ĉefo de la Sinedrio.
  • Judaso Iskarioto. Laŭ la evangelioj, la perfidinta apostolo iniciatis kontakti la religiajn aŭtoritatojn por al ili transdoni Jesuon (Mt 26, 14-16; Mk 14, 10-11; Lk 22, 3-6). Ne estas klarigata la motido de la ago se ne kun teologiaj interpretoj: "Satano eniris Judason (Lk 22, 3), "la diablo metis en la koro de Judaso perfidi" (Jo 13, 2). La tradicia interpreto, spite de ĝia hipotezeco, estas ke Judaso estis animita per naciistaj altiroj (ĉu Iskarioto = Sikario = Zeloto?) kaj estis disreviĝinta pri la predikado de Jesuo, kiu rifuzis la politikajn prerogativojn kiuj estis interpopole atribuataj al Mesio.
  • Sinedrio. La Sinedrio de Jerusalemo aŭ Granda Sinedrio (ekzistis ankaŭ lokaj sinedrioj kun limigita jurisdikcio) estis komponita per 70 membroj, 71 kun la ĉefsacerdoto, devenantaj precipe de la klasoj de Sadukeoj kaj Fariseoj. Ĝi havis leĝfarajn, juĝajn (kiel supera tribunalo de la lando) kaj ekzekutivajn (ĝi disponis je propra armita forto) kompetentecojn. Ĝia aŭtoritato ne koncernis nur religiajn problemojn sed ankaŭ aspektojn de la socia kaj politika vivo. En neplenkonstanta ekvilibro kun la okupanta potenco. Epoke de Jesuo la Sinedrio ne ĝuis je la rajto mortokondamni ĉar la romia aŭtoritato rezervis al si tiun taskon [5]
  • Poncio Pilato. Li estis la prefekto (guberniestro) de la romia provinciero de Judujo inter la jaroj 26 kaj 36 (aŭ komence de la 37). Al li apartenis la ius gladii, nome la rajton ekzekucii la mortokondamnajn sentencojn. Li kutime rezidis en Surmara Cezareo, politika kaj armea ĉefurbo. En determinitaj cirkonstancoj, kiel en la hebreaj religiaj festoj, li delokiĝis al Jerusalemo por povi kontroli eventualajn popolajn tumultojn. Lia sidejo en Jerusalemo ne estas precize konata. Kristana tradicio ĝin identigas kun la fortreso Antonia, el kiu li povis kontroli la templan esplanadon. Pri la personeco de Pilato oni trovas malmulte en la evangelioj, sed la informoj nin atingintaj lin pentras sublumo negativa: Pilato "estis nature nefeksebla kaj, plue, kruela".[6]
  • Romiaj soldatoj. Laŭ la evangelioj la romiaj soldatoj dezorantaj en Jerusalemo estis la faktaj plenumantoj de la morto per krucumo de Jesuo. Dum la frenezaj procesaj eventoj krome ili skurĝis, dornokronis, insultis kaj mokis Jesuon. Kvankam el romiaj historiaj fontoj ne klargas ĉu estis la 10-a legiono, dirita "Fretensa", aŭ la helpa garnizono al ĝi flankemetita (iuji[7] oni hipotizis ke ĝi estis formita de samarianojsirianoj (al kiuj ne multe simpatiis la hebreoj).
  • Grupo de hebreoj. Amaso (ĉu dekoj? Ĉu centoj?) de hebreoj (oni memoru ke Jerusalemo tiam estis urbo de sescentmilo da loĝantoj), iĝis la nerekta kulpulo pri la morto de Jesuo ĉar faris premon sur Pilaton por ke li mortokondamnu la akuziton. En la evangelioj ne aperas utilaj motivoj por ekspliki tian sintenton kontraŭ Jesuo: eble la amaso konformiĝis al la sugestoj de la religiaj aŭtoritatoj. En la kristana okcidento tiu agresemo montrata de iuj hebreoj refrapis sur la tuta juda popolo kaj estis la racia pravigo de antaŭjudismo kaj foje de kontraŭjudismo sintezita en la akuzo pri Dimortigo nome mortigantoj de Dio|. [8]
  • Herodo Antipa. Filo de Herodo la Granda, li estis la suvereno de la efemera regno de Galileo ekde la 4 a.K. ĝis la 39 p.K., regiono el kiu Jesuo estis origina kaj kie plenumis grandoparton de sia publika agado.

Fazoj de la proceso redakti

 
Eblaj fazoj de la proceso kaj de la pasiono de Jesuo (Sinedrio en la domo de Kajafas, Pretorio en la fortreso Antonia aŭ en la palaco de Hasmoneoj).
 
Kristo antaŭ Kajfas, Giotto, Kapelo de la Scrovegni.

Kiel evidentas el la sinoptika komparo de la kvar evangelioj, la diversaj raportoj pri la procesaj fazoj, kvankam en akordo rilate la ĝeneralan sinsekvon (aresto, hebrea kondamno, romia kondamno, krucumo) estas substance en misakordo.

Laŭ la subtenantoj de la neerareco de Biblio kaj laŭ la akordigantoj de la malsamecoj, tiuj ĉi estas interpretataj supozante ke la evangeliistoj raportas per komplementaj epizodoj; ekzemple, se nure Johano raportas pri la pridemandaro de Anas preterlasita de la aliaj evangeliistoj ne signifus ke ĝi ne okazis sed simple ke nur Johano pri ĝi raportas: tiel ili formovas la suspekton de kontraŭdiroj.

Pridemandaro ĉe Anas redakti

Nur la Evangelio laŭ Johano rakontas, kiel unua evento de la proceso, la inkvizician dialogon inter Jesuo kaj la eksa ĉefsacerdoto Anas (Jo 18, 12-13; 18, 19-23). La fakto ke ĉi-kaze Johano aperas kiel privilegia fonto kongruas kun la tradicio (necerta tamen) laŭ kiu li estus la "disĉiplo konata de la ĉefsacerdoto" (Jo 18, 15), kio al li permesus scii eventojn rezervitajn.

La loko de la renkonto eble estis la nobela palaco en kiu loĝis ankaŭ Kajafas, lia bofilo. Antikva kristana tradicio lokalizas la palacon ene de la jerusalemaj urbaj muregoj en la sudorienta angulo, dekojn da metroj norde de la manĝosalono en kiu oni pretigis kaj manĝis la lastan vespermanĝon. La identigo de la palaco de Kajafas kun la nuna preĝejo Gallicantu (kanto de la koko) ne trovas konsenton ĉe la plej granda parto de esploristoj.[9]

La motivo de tiu antaŭprepara pridemandaro, kiu ne povis havi juran valoron ĉar Anas ne plu rolis ĉesacerdote, ne estas klara. La eksa ĉefsacerdoto konservis grandan influon ĉe la Sinedrio ĝispunkte ke li en la sinsekvajn jarojn sukcesis nomumigi al sia ofico (ĉefsacerdoto), krom sia bofilo, eĉ kvin filojn. Eblas ke malantaŭ la decido aresti Jesuon aktivis ĝŭte li.[10] La pridemandaro pri la mesio kaj disĉiploj de Jesuo povas esti konsiderata kiel persona kontentiĝo de la iniciatinto aŭ kiel informo pri tipo de reago de la disĉiploj…

Proceso de la Sinedrio redakti

La proceso antaŭ la Sinedrio, pro la apartajoj de la rakontoj starigas nemalmultajn historiajn–ekzegezajn problemojn.

Formo redakti

Problemas la sama komparo inter la evangeliaj raportoj. La evangelio laŭ Johano tute ignoras tiun eron de la proceso, dum preferas evoluigi la sinsekvan renkonton kun Pilato. Laŭ la kristanaj ekzegezistoj la malĉeesto devenas el la fakto ke la kvara evangelio definitive aperinta ĉirkaŭ la fino de la 1-a jarcento post la sinoptikaj evangelioj, ne juĝis interese raportis pri evento jam atestita de la aliaj tri.

Male, la Evangelio laŭ Marko kaj tiu de Mateo, kiu baziĝas sur tiu de Marko, raportas pri du malsamaj renkontoj, la unua, la vesperon, en la domo (Mt 26,57-68; Mk 14, 53-65) okazigita en la domo de Kajafas, la dua la sekvan matenon (Mt27, 1; Mk 15, 1), en kiu ne estas indikata la kialo sed supozigas ke temas pri la sama. Fine, la Evangelio laŭ Luko raportas pri la ekzisto de nur unu pridemandaro, en la mateno, (Lk 22, 66-71}, okazinta "en ilia sinedrio", supozeble en la oficiala sidejo, nome en la salono de la kadritaj ŝtonoj ene la areo de la templo. Krom tiuj enaj nekongruaĵoj, la raporto pri la proceso antaŭ la sinedrio eble prezentas aliajn malfacilaĵojn listigitajn Miŝno, kvankam ne gravajn.

Videpunkte de la formala kronologio, tial eblas hipotezi iujn opciojn:

  • Okazis neniu proceso antaŭ la Sinedrio, nek formala nek senformala (tiu johana) La mortokondamno de Jesuo estis decidita jam antaŭ ol la aresto, de la religiaj aŭtoritatoj kaj poste oni postulis la aktualigon al Pilato. Tiu ebleco ne ĝuas apartan konsenton ĉe la ekzegezistoj ĉar ĝi kontrastas kun la tri sinoptikoj, kronologie antaŭaj.
  • Okazis nur unu proceso en la mateno (Luko), eble en la oficiala sidejo de l sinedrio en la areo de la Templo de Jerusalemo.
  • Okazis unua proceso, vespere, en la domo de Kajafas kaj (laŭ Mateo kaj Marko]], ĉiam en la domo de Kajafas aŭ apud la Templo.
  • Okazis neformala pridemandado vespere en la domo de Kajafas kaj vera kaj propra proceso la sekvan matenon, ĉiam apud Kajafas aŭ apud la Templo.
  • Aoptinte la kronologion “longan” de la hipotezo de la esena vespermanĝo (vidu ĉe la dato de la morto de Jesuo), post la aresto de la marda vespero okazis neformala pridemandado en la domo de Kajafas kaj sinsekve du procesoj en du malsamaj tagoj, merkredo kaj ĵaŭdo). (Ĉikaze la evangelioj ne precizigas kiel Jesuo pasigis la noktojn. Tradicie estas indikata kiel prizono groto elfosita en 1888 en la areo de la nuna preĝejo de Sankta Petro en Gallicantu (Sankta Petro en “kanto de la koko). En la groto ĉeestas antikvaj penttritaj krucoj. Tiu identigo, tamen, ne trovas konsenton ĉe multaj ekzegeziistoj[11]

Enhavo redakti

Dum la proceso estis dekretata la mortokondamno de Jesuo. Laŭ la evangeliaj raportoj estis prezentitaj kontraŭ Jesuo falsaj atestaĵoj. La enhavo de la akuzoj ne estas difinita, escepte de tiu laŭ kiu li detruus la templon kaj ĝin rekonstruus en tri tagoj (<jo 2, 19-22). Johano modifas la diron de Jesuo ĝin adaptante al la pasiono: la tri sinoptikoj ne raportas pri la epizodo sed nur pri la akuzo dum la proceso. Ĉiukaze, neniu el la akuzoj montriĝis decida por dekreti la mortokondamnon.

La kulmino de la proceso estas la konfeso de jesuo, raportata, kun etaj malsamecoj en la tri sinoptikoj:

Mateo (Mt 26, 63-66}}) Marko (Mk| 14, 60-64}}) Luko (Lk 22, 66-71}}) Johano
(Vespere en la palaco de Kajafas antaŭ la Sinedrio)
: «Kaj la ĉefpastro diris al li: Mi ĵurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, ĉu vi estas la Kristo, la Filo de Dio».
(Antaŭ la tuta Sinedrio) la ĉefsacerdoto lin pridemandis dirante al li: «<ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benedikto?». «(Matene) la pliaĝuloj de la popolo, la ĉefoj de la sacerdotoj kaj la skribistoj kuniĝis, kaj lin kondukis en sian sinedrion,dirante: «Se vi estas la Kristo, tion diru al ni». -
«Vi tion diris, al li respondis Jesuo, eĉ mi diras al vi: ekde nun vi vidos la Filon de homo sidantan ĉe la dekstro de la Potenco kaj venantan sur la nuboj de la ĉielo». Jesuo respondis: «Mi tia estas! Kaj vi vidos la Filon de homo sidanta ĉe la dekstro de la Potenco kaj venanta kun la nuboj de la ĉielo». Sed li diris al ili: «Ankaŭ se mi tion dirus al vi, vi ne kredus; kaj se mi al vi metus demandojn, vi ne respondos. Sed ekde nun la Filo de homo estos sidanta dekstre de la Potenco de Dio». Kaj ĉiuj diris: «Ĉu estas vi, do, la Filo de Dio?» kaj li al ili respondis: «Vi mem diras ke mi tia estas». -
Tiam la ĉefsacerdoto rompis al si la vestojn dirante: «Li blasfemis! Kial ni ankoraŭ bezonas atestantojn? Jen, nun vi aŭdis la blasfemon; kion vi opinias?». Kaj tiuj respondis: «Li mortopune kulpas!». Kaj tiuj diris: «Kian bezonon ni havas je atestaĵo? Ni mem tion aŭdis el lia buŝo». -

Per la respondo Jesuo sin proklamas Mesio Kaj "Filo de Dio", epiteto ĉi-tie uzata kiel mesia atribuo. Tio, tamen, ne konstituas krimon punendan per la morto: judoj atendis (kaj atendas) homan mesion, "Filo de Dio". La "blasfemo" en la respondo kuŝas, male, en la deklaro ("sieĝi ĉe la dekstro de Dio"), kiu estas indikata per la eŭfemisma epiteto "Potenco". La kristana tradicio konsideras tiun logion (diraĵo) historie fondita, kvankam reellaborita sekve.[12]

Kritiko redakti

Akcentinte valida la evangelian atestaĵon, memkompreneble “senkulpigema”, surbaze de la sama hebrea leĝo, konstateblas multonombraj leĝrompoj plenumitaj de la religiaj aŭtoritatoj dum la proceso kontraŭ Jesuo: la utiligo de falsaj atestantoj (Eliro 20, 16), distordo de la justico (Eliro 23, 1-2; 23, 6-7;Lv 19, 15; 19, 35), instigo por ke la politikaj aŭtoritatoj liberigu la mortiganton Barabason (Nombroj 35, 31-34; Read 19, 11-13), la postulo ke Jesuo estu krucumita, praktiko taksata malkonvena (Read 21, 22), la akcepto de nejudo kiel reĝo (Read 17, 4-15).

Akceptinte validaj ankaŭ epoke de Jesuo la indikojn supre menciitajn nl la Miŝno, du jarcentojn postajn, vidpunkte de la hebrea religieco, spite de la multaj leĝrompoj, la mortokondamno elmetita de la Sinedrio estas substance laŭleĝa: morto pro blasfemo (Lk 24, 15-16), ekzekuciienda per ŝtonumado

Proceso ĉe Pilato redakti

 
Kristo kuntrenita al la pretorio de Pilato (miniaturo eltirita el Les Très Riches Heures du duc de Berry, folio 143r, de la Fratoj Limburgo.

Kialoj redakti

Laŭ la evangeliaj raportoj, post kiam oni fiksis la kulpecon de Jesuo, tiu ĉi estis kuntrenita antaŭ la romia guberniestro (Pilato). La kialo de tiu impliko de la romiulo estas eksplicitigita (Jo 18, 3}: la Sinedrio ne ĝuis la rajton ius gladii (ekzekucii mortoverdikton). Tiu biblia dateno pri la disdivido de la kompetentoj ne trovas rektan konfirmon ĉe aliaj eksterbibliaj fontoj, sed estas taksata kohera kun tio kutime praktikata de la romiaj aŭtoritatoj en la diversaj provincoj.[13]

Epoke de Jesuo ĉiukaze estas atestataj mortokondamnoj ekzekuciitaj de la hebreaj aŭtoritatoj: la provo de ŝtonumado de la virino adulta; la ŝtonumado de Sankta Stefano (Agoj 7, 57-60); la perglava mortigo de Jakobo la pli aĝa (Agoj 12,2); la ŝtonumado de Jakobo la Justulo "frato de la Sinjoro" (Jozefo Flavio, Judaj Antikvecoj, 20, 200-203). Ĉiukaze oni klopodis trovi solvojn rilate tiujn kontraŭdirojn: la perikopo de la adultulino estas pli prijura polemiko ol provo de mortoekzekucio; la ŝtonumadode Stefano estas priskribita kiel linĉado, ne kiel sinedria proceso; La ekzekucio de Jakobo la pli aĝa okazis inter la jaroj 41 kaj 44 kiam Judoj rehavis mallongan periodon de plena suvereneco sub Herodo Agripa la 1-a; Jakobo la Justulo okazis en 62 en periodo de manko de povo.

Formo redakti

Rilate la lokon, ĝi akordas en la informo laŭ kiu Jesuo estis kondukita antaŭ la romia guberniestro Pilato. Johano (Jo 18, 28) difinas la lokon per ĝenerala titolo "pretorio". Ankaŭ Mateo 27, 27 kaj Marko 15, 16 citas la pretorion, intencitan kiel korto: ĉikaze temas, plipropre, ne pri la loko de la proceso sed pri la loko de la skurĝado kaj de la mistraktaĵoj, sed oni supozigas ke temas pri la sama aŭ apuda loko. Per la vorto "pretorio" oni aludis la oficialan rezidejon de la romia prokuroro. Kutime la prokuroro rezidis en Surmara Cezareo, ĉefurbo de la provinco, sed okaze de grandaj festoj li translokiĝis el Jerusalemo. La jerusalema sidejo ne estas klare konata. Oni malsame ĝin lokigas:

  • en la fortreso Antonia, okcidente de la Templo kaj do taŭga por la kontrolo
  • en la palaco de la Hasmoneoj. Ĉikaze, ne klaras kie okazis la kolokvo kun Herodo Antipa.
  • en la citadelo, eksa palaco de Herodo la Granda, sur la ena flanko de la urbaj muregoj: ĵuse oni elfosis en ĝi elementojn favorajn al tiu tezo.

Rilate la kronologion kaj la efektivan disvolviĝon de la renkonto Jesuo-Pilato notindas, denove, malakordoj inter la evangeliaj raportoj:

  • Mateo kaj Marko fiksas la pridemandaron en unika sesio. La protagonistoj (Jesuo, Pilato, la "ĉefsacerdotoj", popolo) ŝajnas kunigitaj en la sama loko.
  • Nur Luko prezentas, post la unua pridemandaro, la renkonton de Jesuo kun Herodo Antipa. Post tiu intervalo, Pilato kunvokas la ĉefsacerdotojn kaj la popolon (23, 13): la impreso estas ke la Hebreoj jam foriris kaj, do, ke temas pri du sesioj kronologie malsamaj, En ambaŭ la protagonistoj ŝajnas agadi en la sama loko.
  • Johano prezentas la kolokvon en unika sesio sed dividas la scenon: La Hebreoj restis ekstere de la pretorio por ne sin malpurigi, dum Jesuo estas enkondukata enen. Pilato ir-revenas inter la hebreoj kaj Jesuo kaj la dialogoj kun li estas ĉiuj privataj. Nur ĉe la fino, en la momento de la "Ecce homo (Jen homo)" kaj en la konkluda sceno li enkondukiĝas eksteren en la “Litostroto-Gabbata” kie ĉeestas ĉiuj protagonistoj.

Enhavo de la proceso antaŭ Pilato redakti

 
Kristo forigita el la pretorio: malantaŭ li la du malbonfarantoj mortokondamnitaj, ligitaj kaj nudaj, estas forkuntrenitaj. (Miniaturo el Les Très Riches Heures du duc de Berry, manuskripto de la Fratoj Limburgo, Folio 146v).

Nur Luko eksplicite raportas pri la akuzoj kiujn la hebreaj aŭtoritatoj movis kontraŭ Jesuo antaŭ Pilato, akuzoj ĉiuj pure politikaj: li kaŝinstigis la popolon, malhelpis pagi la tributojn al Cezaro, nome al la romia imperiestro (Lk 23, 2-5). Laŭ la evangelioj tiuj akuzoj estas senfundamentaj: Jesuo neniam tio faris

La esprimo "Donu al Cezaro tion kio apartenas al Cezaro (Mt 22, 21; Mk 12, 17; Lk 20, 25) ne laŭiras la ribelan sintenon, krome Jesuo neniam sin proklamis reĝo (Jo 6, 15).

Unuamomente ne estas eksplicite raportata de la Evangelioj la precipa akuzo kiu kaŭzis lian mortokondamnon en la Sinedrio, nome la blasfemo ĉar li sin agaligis al Dio: tiu motivaĵo, pure religia, ne povis interesi la romian provincestro. Laŭ Jo 19, 7, tiu estas ludata duamomente: "li sin faris egala al Dio (= Filo de Dio", kie la epiteto estas ĉi tie intencita ne kiel atributo de la Mesio, kiu ne konstituis blasfemon, sed kiel ĝin interpretis la kristana tradicio, nome kiel strikta ligo inter la Filo kaj la Patro.

Laŭ la atestaĵoj de la kvar Evangelioj, la pridemandaro de Pilato koncentriĝis sur tria akuzo: "Ĉu vi estas la reĝo de Judoj?" "Vi tion diras." (Mt 27, 11-14; Mk 15, 2-5; Lk 23, 2-5; Jo 18, 28-38). Tia nura respondo raportita de la sinoptikoj povas soni: "Mi tia ne estas, estas vi kiu tion diras",aŭ "Jes mi tia estas, tion diras vi mem". Johano eksplicitigas la asertan sencon: "Vi tion diras, mi estas reĝo", sed aldonas precizigon kiu klarigas la teologian, ne politikan, naturon de tiu reĝeco: "mia regno ne estas de tiu mondo", kiu alestigas implicitan senkulpigon por Jesuo. Poste, laŭ la sinoptikoj Jesuo silentis: tio naskas miron en Pilato. Johano male plivastigas la dialogon inter Jesuo kaj Pilato. Laŭ la romia leĝo la aserto de la reĝeco de Jesuo kuntrenus la krimon mortopune punendan. Laŭ la kvar Evangelioj, Pilato, spite de tiu allaso pri 'teologia' reĝeco, ne trovis kulpon en Jesuo kaj unuamomente lin ne kondamnis. Tiu serĉo de neŭtraleco estas en Mt 27, 19 plifortigita de la edzino de Pilato. Pilato provis lin liberigi per la artifiko de la tieldirita "paska privilegio", kiu tamen alestigis la liberigon de Barabas. Krome, Johano okazigas la skurĝadon tuj antaŭ la definitiva kondamno kaj estas uzata de Pilato kiel alternativo de la mortokondamno. Mateo kaj Marko male kunigas la eventojn kaj ĝin lokalizas post la mortokondamna verdikto, kiel antaŭpreparon al la krucumo.

Fronte de la premo de la amaso kiu minacis degeneri en tumulton (Mt 27, 24}}), Pilato konsentis por la krucumo kaj faris la geston, poste proverban, de la “sinlavo de la manoj”.

La figuro de Pilato kiu emerĝas el la Evangelioj, nome de homo justa kiu diversmaniere klopodas savi Jesuon, kontrastas kun la informoj pri li devenantaj el ekstrabibliaj fontoj kiuj lin priskribas homo cinika, kruela kaj senkompata kaj tro facila mortokondamni. La motivoj de liaj hezitemoj eble kuŝis, ne en humanecaj skrupuloj, sed en la timo ke la popolo, kiu tiom triumfe enkondukis en la urbo Jesuon, povus reagi kontraŭ li. Tamen, inter la kristanoj Pilato trovis estimon kaj lin proklamis justulo kaj, kelkloke, sanktulo.

Sendo al Herodo Antipa redakti

Nur Luko raportas, ene de la renkontiĝo de Pilato ka Jesuo, pri la sendo al Herodo Antipa, kiam Pilato estis informita ke Jesuo estis galilea (Lk 23, 6-12). La motivo ne estas klarigita: probablas ke Pilato, konvinkita pri la senkulpeco de Jesuo, serĉus tiusence konfirmon ĉe la reĝo de Galileo uzotan kontraŭ la akuzoj de la hebreaj aŭtoritatoj.[14]

Herodo Antipa kutime rezidis en Tiberiado, ĉefurbo de sia efemera regno, sed kiel ankaŭ Pilato sin trovis en Jerusalemo okaze de la Pasko. La sidejo de la palaco de la Hasmoneoj estas hipotezata, kun kelke da certeco, centre de la urbo: tie loĝis la galilea reĝo.

En la renkonto ĉeestis ankaŭ la "ĉefsacerdotoj" akuzantaj Jesuon. La akuzoj ne estas registritaj en la raporto de Luko. Laŭ la evangeliisto la reĝo, akorde kun lia supraĵa kaj iom infaneca karaktero,kiun al li estas atribuata okaze de la mortigo de Johano la Baptisto (Mt 14, 6-11), montriĝas malmulte ensorbiĝinta en la afero de la proceso kaj provas, male, persone konstati la kapablon de Jesuo plenumi miraklojn, kiu nenion plenumas kaj nenion repsondas.

Enreviĝinte de la kolokvo, Herodo esprimis nenian kondamnon, sed li kaj liaj soldatoj insultis kaj ridindigis Jesuon, lin vestante per "brilanta vesto" (eble por lin priridi kiel reĝon) kaj lin resendante al Pilato.

La kulpo de la Sinedrio kiel motivo de kontraŭjudismo redakti

 
La Ascendo al Kalvario de Hieronymus Bosch. (Oni notu la monstrajn figurojn de Judoj).

La proceso kontraŭ Jesuo antaŭ la Sinedrio kaj ĝia impliko okaze de lia mortokondamno estis pretesto por granda ondo de kontraŭjudismo kiu atakis laŭlonge de dumil jaroj la judajn komunumojn. Tiu kontraŭjudismo etendiĝis al la tuta hebrea popolo sendepende de la epoko. Ankaŭ romiaj aŭtoritatoj kontribuis al la mortokondamno de Jesuo, sed por ili ne kreiĝis tiu malŝatanta juĝo, eble pro la fakto ke, fakte, la romia imperio agnoskis sian kulpon kio neniam okazis flanke de la juda popolo.

Jesuo mem, en la Evangelio laŭ Johano, rivelas al Pilato ke tiuj kiuj al li transdonis la akuziton havas kulpon pli grandan. Jesuo, tamen, ne referencas al la tuta hebrea komunumo, sed nur al Kajafas kaj Anas kiuj organizis la proceson por lin elimini. La Nova Testamento emfazas la partoprenon de la hebrea Sinedrio en la kondamno de Jesuo, sed ne liberigas el kulpo la romianojn. Petro mem, en la Agoj (ĉapitro 2) asertas ke la judoj devus honti ja pro tiu krimo, sed ke la krucumo estis efektivigita permane de “malpiuloj”, “kontraŭdiaj” (la romianoj ĝuste).

Se dekomence estis la judoj kiuj persekutis la kristanojn, kun la kristaniĝo de la Romia Imperio persekutantoj estis kristanoj, spite de la sinteno de Jesuo kiuj en kruco preĝis por ke la kondamnantoj kaj krucumantoj estu pardonataj (Lk 9, 51-56); kaj jam Jesuo (Mateo 5, 38-39) estis ordoninte al siaj disĉiploj pardoni la malamikojn.

Kontraŭjudismo kaj antijudismo redakti

La konstitucio Nostra Aetate de la Dua Vatikana koncilio priskribas la pozicion de la Katolika Eklezio rilate la hebrean religion kaj kontraŭjudismon. La distingo inter antaŭjudismo (persekuto pro rasaj motivoj) kaj antijudismo (kritikoj kontraŭ apartaj sintenoj, ofte politikaj, de judoj) estas uzata en la nuna epoko, tamen foje unu transiras de unu al la alia. [15]

Malsame la aliaj Evangelioj, tiu de Mateo gastigas la pasaĵon laŭ kiu "la tuta popolo" alprenis sur sin la rerponcon de la mortokondamno (Mt 27, 25}}). Postuli la krucumon de Jesuo, laŭ Marko estis amaso (eble formita de subtenantoj de Barabas, kolektigitaj de sacerdotoj, dum laŭ Johano temas pri la aristokratio de la Templo, laŭ Luko la altaranguloj. Ĉu pravas Mateo? Kutime, kiel Joseph Ratzinger, ekzegezistoj ne interpretas la frazon historisence ĉar nur eta grupo de hebreoj partoprenis en la evento.[16].

Notoj redakti

  1. Skiza readapto de Angelico Poppi, kvarforma sinoptiko de la kvar evangelioj, 1992.
  2. Tiel Meier.
  3. Vidu ekzemple, en Mt 5, 20; 9, 13; 12, 7; 12, 39; 15, 3; 15, 14; 23, 13-35
  4. Pro tiu akuzo de Jesuo, en la kuranta lingvaĵo "fariseo" sinonimas kun "hipokritulo" (vidu dizionario De Mauro).
  5. Tamen la epizodo de la adultulino (Jo 8, 1-11) ŝajnas ke hebreaj aŭtoritatoj povis praktiki la mortopunon per ŝtonumado.
  6. Filo de Aleksandrio, Legatio ad Gaium, par. 301-302, angla traduko.
  7. Ricciotti, Vita di Gesù, par. 592.
  8. Tiuj pozicioj estis kritikataj kaj rifuzataj de la Dua Vatikana koncilio en la konstitucio “Nostra Aetate”.
  9. Vidu p.es. Yohanan Aharoni, Michael Avi-Yonah, Atlante della Bibbia, 1987, mapo 236.
  10. Ernest Renan, Vita di Gesù, 1863, p. 165; Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, par. 562.
  11. Guida di Terra Santa, Edizioni Custodia di Terra Santa, 1992, p. 100: "La cripta della chiesa (di San Pietro in Gallicantu) presentata come prigione di Cristo, contigua ad un corpo di guardia scavato nella roccia, sembrerebbe piuttosto un sepolcro giudaico che ha servito, posteriormente, come cava di pietra".
  12. Vidu, ekzemple, Rinaldo Fabris, Gesù di Nazareth, p. 292-3.
  13. Jozefo Flavio, Unua Juda-Romia Milito 2, 117, kie estas asertate ke la romia prokuroro sendita regi Judujon, Kopronio, havis jus gladii.
  14. Tiel Giuseppe Ricciotti, Vita di Gesù Cristo, par. 583 p. 664
  15. Rilate judismon kaj Inkvizicion, Tiu ĉi neniam kondamnis judon pro ties religio.
  16. Gesù di Nazareth, volume 2°, Rizzoli, 2011

Bibliografio redakti

  • AA.DD. - Il processo contro Gesù (a cura di F.Amarelli e F. Lucrezi), Quaestiones II, Jovene, Napoli, 1999.
  • Brown, Raymond E. et al. The New Jerome Biblical Commentary Prentice Hall 1990 ISBN 0-13-614934-0
  • Crossan, Dominic Who Killed Jesus? Exposing the Roots of Anti-Semitism in the Gospel Story of the Death of Jesus, 1995, ISBN 0-06-061480-3
  • James E. Talmage "Jesus The Christ" ISBN 0-87579-326-6

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti