Profankonstruaĵoekstereklezia konstruaĵo estas konstruaĵo por eksterekleziaj celoj. La arto- kaj kulturosciencoj, ekzemple la arĥitektura historio, uzas ĝin por dislimigi unu de la aliaj publikajn konstruaĵojn kaj ties uzon kaj tipigi ilin. Kiel mala termino al profankonstruaĵo konsiderendas tiu de la religia aŭ eklezia konstruaĵo, rezervata por religiaj resp. ekleziaj celo. Ekzemploj por profanaj konstruaĵoj estas muzeoj, bibliotekoj, juĝejoj, urbodomoj, universitataj konstruaĵoj aŭ stacidomoj.

Ekzemplo de profankonstruaĵo: La Fridericianum en Kassel el la jaro 1779, unu el la unuaj publikaj muzeoj sur la eŭropa kontinento

Konstruaĵoj povas havi krom praktika utilo ankaŭ pliajn funkciojn; ekz. ili povas esti reprezentaj aŭ paradaj domoj (ekz. palaco, juĝejo de elspeza arĥitekturo aŭ dekoracia fasado) aŭ nur celi la utilon (ĉi lastaj estas pli malluksaj).

Literaturo redakti

  • Wilfried Koch: Baustilkunde – Europäische Baukunst von der Antike bis zur Gegenwart, 27-a, priverkita eldono 2006, ISBN 9783577100892