Professor Longhair

usona muzikisto

Henry Roeland "Roy" Byrd (19a de Decembro, 1918 – 30a de Januaro, 1980), plej bone konata kiel Professor Longhair aŭ "Fess" kiel mallongigo, estis usona kantisto kaj pianisto de Novorleana bluso. Li estis aktiva en du diferencaj periodoj, unue en la pinto de la komenco de ritmenbluso kaj poste en la reapero de la intereso por la tradicia ĵazo post la fondo de la festivalo New Orleans Jazz and Heritage Festival en 1970. Lia piana stilo estis priskribita kiel "instantly recognizable, combining rumba, mambo, and calypso" (tuj rekonebla, kombinante rumbon, mambon kaj kalipson).[1]

Professor Longhair
Persona informo
Naskiĝo 19-an de decembro 1918 (1918-12-19)
en Bogalusa
Morto 30-an de januaro 1980 (1980-01-30) (61-jaraĝa)
en Nov-Orleano
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo pianisto • surstrata artisto • muzikistokantisto
TTT
Retejo http://www.professorlonghair.com
vdr

En la 1940-aj jaroj, Professor Longhair ludis kun muzikistoj el Karibio, kaj aŭskultis multon el registraĵoj de mambo de Perez Prado, kaj absorbante kaj eksperimentante kun ĉio tio.[2] Li estis speciale enamiĝinta de Kuba muziko. La stilo de Longhair estis konata surloke kiel "rumba-boogie".[3] Alexander Stewart asertis, ke Longhair estis ŝlosila figuro kiu kunigis la mondon de bugio kaj la novan stilon de ritmenbluso.[4] En sia komponaĵo "Misery," Professor Longhair ludis habanerecan figuro per sia maldekstra mano.

"Misery" de Professor Longhair (1957). Pri tiu ĉi sono aŭskulti

Notoj redakti

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues - A Regional Experience. Santa Barbara: Praeger Publishers. p. 108. ISBN 978-0313344237.
  2. Palmer, Robert (1979). A Tale of Two Cities: Memphis Rock and New Orleans Roll. Brooklyn. p. 14.
  3. Stewart, Alexander (2000). "Funky Drummer: New Orleans, James Brown and the Rhythmic Transformation of American Popular Music." Popular Music, vol. 19, no. 3, Oct. 2000, p. 298.
  4. Stewart (2000), p. 297.