Profunda fundo (どん底, Donzoko) estas japana filmo de 1957 reĝisorita de Akira Kurosawa, bazita sur la teatraĵo de 1902 Na dne (Profundo) de Maksim Gorkij.[1] La scenejo estis ŝanĝita por la filmo el fino de 19a-jarcenta Rusio al Edo periodo de Japanio.

Profunda fundo
filmo
Originala titolo どん底
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 1957
Ĝenro filma dramo
Reĝisoro(j) Kurosawa Akira
Produktisto(j) Kurosawa Akira
Scenaro Kurosawa Akira • Hideo Oguni • Maksim Gorkij
Muziko de Masaru Sato
Rolantoj Mifune Toshiro • Minoru Chiaki • Isuzu Yamada • Kyōko Kagawa • Nakamura Ganjirō II • Kamatari Fujiwara • Akemi Negishi • Eijirō Tōno • Haruo Tanaka • Bokuzen Hidari • Yū Fujiki
Produktinta firmao Toho
IMDb
vdr

Kontraste al la malferma adapto de Shakespeare farita en La aranereta kastelo, Profunda fundo estis filmita nur en du limigitaj scenejoj, por emfazi la limigitan naturon de la vivoj de la roluloj. Kvankam fidela al la teatraĵo, tiu adaptaĵo de rusa materialo al komplete japana scenejo — tiuokaze, al fino de la Edo periodo — malkiel la iama adapto de Kurosawa en La idioto, tiu ĉi estis konsiderita kinarte sukcesa. La filmo premieris en Septembro 1957, kaj ricevis diversdiferencajn reagojn similajn al tiuj de La aranereta kastelo. Tamen kelkaj kritikistoj rangigas ĝin inter la plej subvalorigitaj verkoj de la reĝisoro.[2][3][4][5]

Notoj redakti

  1. Galbraith IV 2008, p. 137.
  2. Galbraith, paĝoj 239–246
  3. Prince, paĝoj 149–154
  4. Bock 1978, paĝoj 171, 185–186
  5. Richie 1999, paĝoj 125–133

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti