Progrès et Démocratie Moderne

Progrès et Démocratie Moderne (france, en Esperanto progreso kaj demokratio moderna, mallonge PDM) estis franca centrisma politika grupo en la franca parlamento, kiu elektiĝis en la parlamenton post politika krizo de majo 1968. La grupo konsistis el la kristandemokratiaj parlamentanoj de la Demokratia Centro kaj la konservativaj parlamentanoj de la Nacia Centro de Sendependuloj kaj Kamparanoj.