La Prohibition Party - angle, laŭvorte tradukebla al Malpermesa Partio, laŭsence pli bone al Kontraŭalkohola Partio - estas politika partio en Usono konata pro sia historia opozicio al la vendo aŭ konsumado de alkoholaj trinkaĵoj kaj kiel integra parto de la modereca movado. Ĝi estas la plej maljuna ekzistanta tria partio en Usono kaj la tria plej longa aktiva partio en tiu lando.

Kontraŭalkohola Partio
Prohibition Party
Emblemo de Kontraŭalkohola Partio
partio
Lando  Usono
Ideologio senalkohola movado, kristana demokratio, socia konservativismo
Retejo www.prohibitionparty.org
vdr

Kvankam ĝi neniam estis unu el la ĉefaj partioj en Usono, ĝi iam estis grava forto en la Tri-Partia Sistemo dum la fino de la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. La organizo malkreskis post la leĝo de Malpermeso de Alkoholaĵoj en Usono, sed vidis kreskon de voĉdonaj nombroj post la nuligo de la Dekoka Amendo en 1933. Tamen, post la Dua Mondmilito ĝi malkreskis - en 1948 estis la lasta fojo kiam ĝia prezidenta kandidato ricevis pli ol 100 000 voĉojn kaj 1976 estis la lasta fojo, ke ĝi ricevis pli ol 10 000 voĉojn.

La tema programaro de la partio ŝanĝiĝis dum sia ekzisto. Ĝiaj programaroj tra la 19-a jarcento subtenis progresemajn kaj popularismajn poziciojn inkluzive virinan balotrajton, egalajn rasajn kaj seksajn rajtojn, dumetalismon, egalan salajron kaj enspezimposton. La programaro de la partio hodiaŭ progresas pro tio, ke ĝi subtenas median administradon, bestajn rajtojn kaj senpagan edukadon, sed estas konservativa pri sociaj aferoj, kiel subteni moderecon kaj pledi por konsekvenca vivetiko.